Ava klaŭzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ava klaŭzo (angle Grandfather clause) estas formiĝinta en la monda praktiko principo por defendo de investanto kontraŭ ŝanĝoj de la leĝaro de la akceptanta flanko[1]. Ĝi estas garantio de nemalboniĝo de la imposta reĝimo dum la tuta tempodaŭro de okazigo de investa projekto.

Oni atribuas devenon de la nocio al la leĝaro de fino de la 19-a jarcento kaj al la konstituciaj amendoj faritaj en kelkaj sudaj usonaj ŝtatoj kiuj kreis novajn barilojn por voĉdonado, en tiu nombro limigojn por malbonhavuloj kaj analfabetuloj. Tiuj amendoj celis ne allasi al voĉdonado eksajn nigrajn sklavojn kaj iliajn prafilojn, sed konservi tiun rajton al malriĉaj kaj analfabetaj blankuloj kies prapatroj antaŭ la civila milito rajtis voĉdoni. Kvankam tiuj komencaj avaj klaŭzoj estis finfine malkonfirmitaj kiel kontraŭkonstituciaj, la termino mem restis uzata kaj kaze de uzo en aliaj kuntekstoj ne plu memorigas la demandon pri justeco de la komencaj amendoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]