Avaaz.org

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avaaz.org
emblemo
Fondodato 2007
Sidejo Novjorko, Usono
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
la organita emblemo, jen kun hebrea subteksto "la mondo en agado"

Avaaz.org estas usona neregistara organizo, kies oficejoj estas en Novjorko. Ĝi estis fondita de la brito-kanadano Ricken Patel en 2006, por arigi la « mondajn civitanojn » por sentivigi, konduki agojn, kaj « fronti la novajn defiojn, kiuj minacas nian estontecon, kiaj la klimatŝanĝiĝoj kaj la kresko de la konfliktoj ». La vorto Avaaz signifas « voĉon » en la hindia lingvo (आवाज़ āvāz) kaj en la persa lingvo (آواز āwāz) kaj "sonon" en la urdua (آواز āwāz).

Avaaz.org estis kunkreita de Res Publica, grupo de transnaciaj civitismaj kampajnoj, kaj de MoveOn, usona grupo por socia instigo per interreto[1]. Ĝi asertas havi pli ol 32 milionojn da membroj en 194 landoj en la mondo, januare 2014[2].

Ili konigas siajn agojn precipe per interreto, per la dissendo de peticioj per retpoŝto aŭ per socialaj retoj kaj blogoj. En 2008 unu el iliaj videoj estis elektita la plej bona video fare de la uzantoj de YouTube en la politika kategorio (vidigi la videon). Plie, multaj aktivistoj de Avaaz organizas, helpe de la mondonoj de interretanoj, reklamkampanjojn per grandaj usonaj televidkanaloj, temajn neperfortajn manifestaciojn okaze de la pintkonferencoj de G8, aŭ ankaŭ projektas montrigi grandajn reklamajn panelojn sur la stratoj de Vaŝingtono, apud la Blanka Domo. Ankoraŭ pli antaŭnelonge, la mono de Avaaz utilis por starigi servilojn por preterpasi la cenzuron sur la sociaj retoj en Irano.

La ideo, kiu ofte revenas en la kampanjoj de Avaaz estas ke la homamaso, kiu agas, povas premi al la regantoj[3]. Ĉiu povas agi por tio, kion oni povas opinii justa por tiel konservi la diversecon de la opinioj, kaj eviti la unuecon de la opinioj de iuj regaj elitoj.

La membraro de Avaaz en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Noto: Eblas varii la sinsekvon de la landoj alklakanteSort both.gifikonon.

# Lando loĝantoj[4] 2010 2015 Membroj de Avaaz[5] %
1 Flago-de-Andoro.svg Andoro 85 000 86 000 3 316 3,90
2 Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo 498 000 527 000 14 228 2,86
3 Flago-de-Francio.svg Francio 64 768 000 66 301 000 1 827 517 2,82
4 Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 10 423 000 10 454 000 292 530 2,81
5 Flago-de-Islando.svg Islando 309 000 319 000 7 667 2,48
6 Flago-de-Svisio.svg  Svislando 7 623 000 7 698 000 182 814 2,40
7 Flago-de-Malto.svg Malto 407 000 414 000 9 129 2,24
8 Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 8 214 000 8 224 000 167 132 2,03
9 Flago-de-Liĥtenŝtejno.svg Liĥtenŝtejno 36 000 38 000 718 1,99
10 Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 46 506 000 48 146 000 810 680 1,74
11 Flago-de-Slovenio.svg Slovenio 2 003 000 1 983 000 27 780 1,39
12 Flago-de-Svedio.svg Svedio 9 074 000 9 153 000 125 248 1,38
13 Flago-de-Germanio.svg Germanio 81 644 000 80 854 000 1 082 972 1,33
14 Flago-de-Italio.svg Italio 60 749 000 61 855 000 796 634 1,31
15 Flago-de-Irlando.svg Irlando 4 623 000 4 892 000 58 504 1,27
16 Flago-de-Britio.svg Britio 62 348 000 64 088 000 781 025 1,25
17 Flago-de-Portugalio.svg Portugalio 10 736 000 10 825 000 132 219 1,23
18 Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 16 574 000 16 948 000 191 608 1,16
19 Flago-de-Rumanio.svg Rumanio 21 959 000 21 666 000 211 867 0,96
20 Flago-de-Norvegio.svg Norvegio 4 676 000 4 754 000 36 483 0,78
21 Flago-de-Danio.svg Danio 5 516 000 5 582 000 41 377 0,75
22 Flago-de-Bulgario.svg Bulgario 7 149 000 6 867 000 52 296 0,73
23 Flago-de-Grekio.svg Grekio 10 750 000 10 776 000 78 874 0,73
24 Flago-de-Latvio.svg Latvio 2 218 000 2 152 000 14 967 0,67
25 Flago-de-Estonio.svg Estonio 1 291 000 1 249 000 8 535 0,66
26 Flago-de-Kroatio.svg Kroatio 4 487 000 4 465 000 28 950 0,65
27 Flago-de-Litovio.svg Litovio 3 545 000 3 495 000 21 721 0,61
28 Flago-de-Finnlando.svg Finnlando 5 255 000 5 271 000 28 836 0,55
29 Flago-de-Hungario.svg Hungario 9 992 000 9 898 000 51 684 0,52
30 Flago-de-Pollando.svg Pollando 38 464 000 38 302 000 162 643 0,42
31 Flago-de-Slovakio.svg Slovakio 5 470 000 5 496 000 22 588 0,41
32 Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio 10 202 000 10 130 000 39 358 0,39
33 Flag of North Macedonia.svg Nord-Makedonio 2 072 000 2 096 000 3 847 0,19
34 Flago-de-Bosnio kaj Hercegovino.svg Bosnio kaj Hercegovino 4 622 000 4 618 000 8 436 0,18
35 Flag of Serbia.svg Serbio 7 345 000 7 177 000 12 369 0,17
36 Flago-de-Montenegro.svg Montenegro 667 000 647 000 1 101 0,17
37 Flago-de-Albanio.svg Albanio 2 987 000 3 029 000 3 300 0,11
38 Flago-de-Moldavio.svg Moldavio 3 732 000 3 547 000 2 134 0,06
39 Flago-de-Rusio.svg Rusio 139 390 000 136 010 000 62 932 0,05
40 Flago-de-Belarusio.svg Belorusio 9 613 000 9 439 000 2 643 0,03
41 Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio 45 416 000 44 009 000 13 002 0,03

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Televida kampajno kontraŭ la varmiĝo Arkivigite je 2009-04-02 per la retarkivo Wayback Machine, Libération.fr, 2007
  2. http://www.avaaz.org/fr/about.php
  3. Prezento de Avaaz per si mem
  4. datumoj pri populacio fonto
  5. Source: Interaktiva mapo sur la asocia retejo, vidita fine de januaro 2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]