Avedis Aharonjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Avedis AHARONJANAĤARONJAN (armene Ավետիս Ահարոնյան; naskiĝinta en 1866 en Iğdır, Rusia Imperio [nun Turkio]; mortinta la 20-an de marto 1948 en Parizo, Francio) estis armena politikisto, verkisto kaj revoluciisto. Li partoprenis en la movado por la sendependiĝo de Armenio.

Avedis Aharonjan estis ege influita de la natura ĉirkaŭaĵo de Iğdır kun rivero Arakso kaj montaro Ararato. Lia patrino instruis lin legi kaj skribi. Li abiturientiĝis en Eĝmiacin (Էջմիածին), fariĝis instruisto kaj post kelkaj jaroj ekstduis historion kaj filozofion en la universitato de Laŭzano en Svislando. Dum tiu tempo li ekkonis Kristapor Mikajelean (Քրիստափոր Միքայէլեան), ĉefredaktisto de gazeto Troŝag (Դրօշակ). Li komencis verki por la gazeto. Post finstudado en 1901 li transloĝiĝis al Parizo por studi literaturon en Sorbono. En 1902 li revenis al Kaŭkazio; li fariĝis lernejestro kaj ĉefredaktisto de gazeto Mourj. En 1909 la cara registaro malliberigis lin. Li malsaniĝis en malliberejo Meteĥi (kartvele მეტეხი) en Tbiliso. Du jarojn poste donaco de 20 000 rubloj ebligis al li fuĝi al Eŭropo.

En 1917 li revenis al Kaŭkazio kaj fariĝis estro de Armena Nacia Konsilio, kiu deklaris sendependiĝon de Armenio la 28-an de majo 1918. Li subskribis la traktaton de Batum kun la Otomana Imperio. Li kaj Boghos Nubar estris la armenan delegitaron ĉe la Pariza packonferenco en 1919; li tie subskribis la traktaton de Sèvres.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 El armena lingvo (literaturo malmulte konata de eŭropanoj) nia lerta kaj laborema amiko D-ro Fiŝer el Tiflis, tradukis unu el tiuj rakonto) el la vivo de la subpremita armena popolo; malfeliĉo kaj malĝojo kaj naskiĝanta sento de liberigo de la nacieco, trasonas tiujn korplenajn vivitajn liniojn. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Historio de Armenio.