Avelbrusta malkohao
Nematurulo
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Phaenicophaeus curvirostris (Shaw, 1810) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Avelbrusta malkohao (Phaenicophaeus curvirostris) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi estas loĝanta birdo en Brunejo, Indonezio, Malajzio, Birmo, Filipinoj kaj Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj manglejoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi orientalisa granda specio (ĝis 49 cm) estas ĉefe griza supre, sed kun ĉefe du kontrastegaj partoj, nome helblua ĝis pala beko tre akra kaj subenkurba ĉepinte kaj tre larĝa ĉebaze kaj -la plej rimarkinda eco (kio nomigas la specion)- ruĝoranĝa aŭ avelkolora brusto, kiel la Ruĝbeka malkohao, kaj ventron, do preskaŭ ĉiu suba parto ĉe tiu estas oranĝeca. La flugiloj estas brile malhelverdaj, la piedoj estas malhelgrizaj ĝis nigrecaj, kaj vasta ĉirkaŭokula areo estas ruĝa kun helaj irisoj. Estas malmulta seksa dimorfismo, ĉar la masklo kaj la ino estas similaj laŭplumare, kvankam la masklo havas helbluajn irisojn kaj la ino flavajn.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Avelbrusta malkohao estis priskribita el specimeno kolektita en okcidenta Javo fare de la angla natursciencisto George Shaw en 1810 kiel Cuculus curvirostris, antaŭ oni starigis la genron Phaenicophaeus fare de la angla natursciencisto James Francis Stephens en 1815. La specia epiteto estis derivita el la Latinaj vortoj curvus "kurba", kaj rostrum "beko".[1] La genronomo devenas el la vortoj de antikva greka foiniko- "karmezino", kaj faes "okuloj" aŭ "vizaĝo",[2] reference al la Ruĝvizaĝa malkohao. Tamen, la 'œ' estis transkribita neĝuste kiel 'æ'.[3]
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Oni agnoskis kvin subspeciojn:[4]
- P. c. singularis: el suda Birmo kaj Tajlando, tra la Malaja Duoninsulo kaj en Sumatro, same kiel ĉe la Anambasa insularo.
- P. c. curvirostris: el centra kaj okcidenta Javo.
- P. c. deningeri: el orienta Javo kaj Bali.
- P. c. microrhinus: el Insulo Bangka kaj Borneo.
- P. c. harringtoni: el Palavano, Balabako, Kalamiano kaj Dumarano, en la provinco Palavano de okcidentaj Filipinoj.
La Mentavaja malkohao (Phaenicophaeus oeneicaudus) estis iam konsiderata subspecio. Ĝi estis plialtigita ĝis specia statuso baze sur la gravaj morfologiaj diferencoj.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Simpson DP. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5‑a eldono, London: Cassell Ltd.. ISBN 0-304-52257-0.
- ↑ Liddell, Henry George. (1980) A Greek-English Lexicon. United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4.
- ↑ (2005) The Cuckoos: Cuculidae. Oxford University Press. ISBN 0-19-850213-3.
- ↑ 4,0 4,1 Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. IOC World Bird List Version 14.2. International Ornithologists' Union (August 2024). Alirita 31a de Aŭgusto 2024 .
- BirdLife International 2004. Phaenicophaeus curvirostris[rompita ligilo].
- 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a de Julio 2007.
| ||||||||||||||||||


