Avelpluma rokarkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Avelpluma rokarkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Rokarkolomboj Petrophassa
Specio: Avelpluma rokarkolombo Petrophassa rufipennis
Collett, 1898
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Avelpluma rokarkolombo, Petrophassa rufipennis, estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj reproduktanto kaj endemio en norda Aŭstralio. Temas pri tre malhelbruna kolombo kun distinga brilbruna makulo en sia flugilo videbla dum flugo. Ĝi havas distingajn palajn liniojn tra sia vizaĝo kurbe supre kaj sub siaj okuloj.[1][2] Ĝi estas tre simila laŭ kutimo kaj habitato al la Blankbrusta rokarkolombo, sed ĝi estas trovebla nur sur rokaj elstaraĵoj en okcidenta Arnhemlando en la Norda Teritorio de Aŭstralio.[1]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

La Avelpluma rokarkolombo estis observita de la germana natursciencisto Ludwig Leichhardt ĉe la ekfluejo de la rivero Suda Aligatoro en la Norda Teritorio de Aŭstralio, la 11an de Novembro 1845 dum vojaĝo al Port Essington, sed neniu specimeno estis kolektita.[3] La specio estis formale priskribita kaj ilustrita en 1898 fare de la norvega natursciencisto Robert Collett bazita sur specimeno kiu estis kolektita el la sama loko fare de la esploristo Knut Dahl. Collett stampis la dunomojn Petrophassa rufipennis.[4][5]

La komuna nomo rokarkolombo estas referenco al la asocio de la genro al la tropikaj sabloŝtonaj rokejoj. La genronomo derivas el vortoj de la greka: nome petros kun la signifo roko (ties preferataj habitatoj) kaj phassa kiel kolombo rezulte en Petrophassa.[6] La specinomo derivas el la Latina rufus signife ruĝa kaj penna signife plumo kaj de tie pennis alude al la flugilbildo de granda avelruĝa makulo.[6]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Temas pri tre malhelbruna kolombo kun distinga brilbruna makulo en sia flugilo videbla dum flugo. Tiu makulo estas ofte kaŝita en la faldita flugilo. Tiu kolombo havas enverguron de 138 ĝis 155 mm, bekon 11.0 ĝis 14.5 mm longa kaj pezas inter 130 kaj 178 gramoj.[1]

Ĝi havas nigran okulstrion kaj heajn punktojn en kapo kaj kolo, dum la mentono kaj la gorĝo estas blankecaj.[1][2] Fajnaj grizaj linioj etendas ĉirkaŭ la okulo "etende el sub la beko kaj turne ĉirkaŭ kaj malantaŭ okuloj; la alia el la bekobazo pasante subokule kaj al la orelkovriloj."[1]:{{{1}}}

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiuj kolomboj estas plej ofte vidataj elirantaj, en paroj aŭ malgrandaj grupoj, el roka kornico. Ili flugas per laŭta flugilfrapado ofte rekte el gorĝo.[2][7] Tiu tipa kutimo estis observata de Leichardt en la unua registrita observado de la specio:

Citaĵo
 A new species of rock pigeon (Petrophassa, Gould) with a dark brown body, primaries light brown without any white, and the tail feathers rather worn, lived in pairs and small flocks like Geophaps, and flew out of the shade of overhanging rocks, or from the moist wells which the natives had dug in the bed of the creek, around which they clustered like flies round a drop of syrup.[3] p. 476 

La konservostatuso de tiu kolombo en la Norda Teritorio estis listita kiel Preskaŭ Minacata (NT)[7] dum la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj identigis la konservostatuson kiel Malplej Zorgiga (LC).[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Menkhorst, Peter. (2017) The Australian Bird Guide. Clayton, Vic: CSIRO Publishing, p. 296–297. ISBN 0643097546.
  2. 2,0 2,1 2,2 Slater, Peter. (2009) The Slater Field Guide to Australian Birds, 2‑a eldono, London, Sydney, Auckland: Reed New Holland, p. 210–211. ISBN 9781877069635.
  3. 3,0 3,1 Leichhardt, Friedrich Wilhelm. (1847) Journal of an Overland Expedition in Australia from Moreton Bay to Port Essington during the years 1844-45. Londono: Boone, p. [htt://archive.org/details/bub_gb_PU8VAAAAMAAJ/e/n502 476].
  4. (1898) “On some pigeons and parrots from north and north-west Australia (collected by Dr. Knut Dahl, 1894-5)”, Proceedings of the Zoological Society of London, p. 353–357 [354], Plate 28. 
  5. Mathews, Gregory M.. (1910–1911) The Birds of Australia Volume 1. London: Witherby & Co..
  6. 6,0 6,1 Fraser, Ian. (2019) Australian Bird Names: Origins and Meanings. Clayton South, Vic: CSIRO Publishing, p. 31–32, 37. ISBN 9781486311637.
  7. 7,0 7,1 . Species: Petrophassa rufipennis (Chestnut-Quilled Rock-Pigeon) (en-AU). Alirita 2020-04-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-04-13. Alirita 2021-02-12.
  8. BirdLife International (2012). “Petrophassa rufipennis”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26a de Novembro 2013.. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Trounsen kaj Trounsen, "Australian Birds: A Concise Photographic Field Guide, Cameron House. ISBN 1-875999-47-7.