Avenuo 9-a de Julio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Avenuo 9a de Julio)
Avenuo 9-a de Julio
avenuo [+]

LandoArgentino
SituoBonaero
- koordinatoj34° 36′ 28″ S, 58° 22′ 53″ U (mapo)-34.607777777778-58.381388888889Koordinatoj: 34° 36′ 28″ S, 58° 22′ 53″ U (mapo)

Longo140 m

Avenuo 9-a de Julio (urbo Bonaero)
Avenuo 9-a de Julio (urbo Bonaero)
DEC
Avenuo 9-a de Julio
Avenuo 9-a de Julio
Map
Avenuo 9-a de Julio
Vikimedia Komunejo:  Avenida 9 de Julio, Buenos Aires [+]
vdr
Obelisko de Bonaero kaj Avenuo 9-a de Julio
Avenuo 9-a de Julio

La Avenuo 9-a de Julio estas unu de la avenuoj plej larĝaj kaj gravaj de la mondo, nome ĉefa avenuo en Bonaero, ĉefurbo de Argentino. En la kuniĝo kun la Avenuo Corrientes situantas la Placo de la Respubliko kie troviĝas la fama obelisko en la loko kie estis levita unuafoje la nacia flago en Bonaero, en 1812. Tio estas rememorata de unu el la surskriboj de la norda flanko de la Obelisko.

Ĝi havas sian nomon honore al la tago de la deklaro de sendependeco de la lando, farita la 9-a de julio de 1816.

Ties larĝo estas de 140 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la konstruado de la Avenuo 9-a de Julio aprobiĝis en 1912, la laboro komenciĝis en aprilo de 1936, kun plia larĝo ol dekomence planite ĉar dum la 1930-aj jaroj la etendo metropola de Bonaero neprigis plian larĝon, fakte de avenuo-parko samtempe. La unua ero inaŭguriĝis en oktobro de 1937 inter la straroj Bartolomé Mitre kaj Viamonte. La venontaj fariĝos laŭ eroj, tiele ke la plej suda aktuala pinto atingiĝis en 1972 kaj ties plej norda pinto en 1979.

La laboro pluis fine de la 1980-aj kaj meze de la 1990-aj jaroj, tiele ke la Avenuo 9-a de Julio fine atingis sian ekan celon iĝis metropolita vojakso ligita norde (Aŭtoŝoseo Arturo Illia) kaj sude (Aŭtoŝoseo Arturo Frondizi) kun la reto de urbaj aŭtoŝoseoj de la urbo Bonaero.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Ĉe kuniĝo kun la Avenuo Corrientes troviĝas aktuale la Placo de la Respubliko, kie estas la Obelisko de Bonaero, historia monumento de la urbo.

Panorama bildo de la Avenuo 9-a de Julio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Municipalidad de la Ciudad de Buenos Aires (1938). Avenida 9 de Julio. Leyes, ordenanzas, decretos, estudios, datos, informes, referentes a su construcción.

34° 36′ 28″ S 58° 22′ 53″ U / 34.60778 °S, 58.38139 °U / -34.60778; -58.38139 (mapo)