Aviadila ŝipo Graf Zeppelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
modelo

La aviadila ŝipo Graf Zeppelin estis ŝipo de la iama germana mararmeo, kiu ne estis finpretigita. Ĝia nomo venas de la aerŝipa pioniro Ferdinand von Zeppelin.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni mendis konstruon de la ŝipo en 1935, enakvigis en 1938, kiam baptoparolis Hermann Göring, nazia gvidanto de la aerarmeo.

La plua konstruo de la ŝipo estis haltigita en oktobro de 1939, daŭrigita fine de 1942 kaj finfine haltigita la 2-an de februaro 1943. Oni transportis la nepretan ŝipon en aprilo al Stettin, kie sinkigis ĝin (25-an de aprilo 1945) eksplodkomando.

En marto de 1947, la ŝipon elakvigis la Ruĝa Armeo kaj ĝi servis kiel loĝŝipo por la specifa taĉmento, kiu analizis konstrumetodojn de la Graf Zeppelin kaj aliaj preditaj ŝipoj. Oni testis kiel oni povas batali kontraŭ aviadilaj oŝipoj kaj sinkigis per du torpedoj (junio). La pola naftoentrepreno Petrobaltic malkovris la vrakon en julio de 2006, kiu nun situas norde antaŭ Władysławowo.

Kelkaj teknikaj datenoj[redakti | redakti fonton]

  • longo: 257,20 m (262,5 m)
  • larĝo: 27,00 m (31,5 m)
  • mergiĝo: 7,29 m (ĝis 8,50 m)
  • maso: 27.750 t (33.250 t)
  • maksimuma rapido: 33,8 kn
  • pelaĵa rezervebleco: 6740 m³
  • Fahrbereich: 8000 sm bei 19 kn
  • kirasado
    • floslinio: 80 mm
    • poŭpo: 60 mm
    • artilerio: 30 mm
    • komanda turo: 17 mm
  • skipo: 1760 (sen flugpersonaro) (1720 + 306 flugpersonaro)
  • konstrukostoj: 92,7 mio. imperia marko

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrich H.-J. Israel: Einziger deutscher Flugzeugträger Graf Zeppelin. Koehlers Verlagsgesellschaft mbH, Herford 2002. ISBN 3-78220-786-6


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]