Avicenismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La unua paĝo de manuskripto, aŭtorita de Aviceno.

Avicenismo estas skolo de Islama filozofio kiu estis establita de Aviceno. Laŭ Henry Corbin kaj Seyyed Hossein Nasr, estas du tipoj de Avicenismo: nome Islama aŭ Irana Avicenismo, kaj Latina Avicenismo.[1][2] Laŭ Nasr, la Latina Avicenismo estis bazita sur la komencaj filozofiaj verkoj de Aviceno. Tiu skolo sekvis la vojon de la peripatetisma skolo de filozofio kaj klopodis priskribi la strukturojn de realo per racia sistemo de pensado. En la 12a jarcento, ĝi iĝis influa en Eŭropo, partikulare en Oksfordo kaj Parizo, kaj tuŝis kelkajn elstarajn filozofojn kiaj Tomaso de Akvino, Roger Bacon kaj Duns Skoto. Kvankam la Latina Avicenismo estis malforta kompare kun la Latina Averroismo, laŭ Étienne Gilson estis "Aviceneca Aŭgustenismo". Aliflanke, Islama Avicenismo estas bazita sur liaj postaj verkoj kio estas konata kiel "La orienta filozofio" (حکمت المشرقیین). Tiele, filozofio en la orienta Islama civilizo iĝis pli proksima al la gnozo kaj klopodis havigi rigardon de spirita universo. Tiu alproksimigo pavimis la vojon al la Irana skolo de Iluminismo (حکمت الاشراق) fare de Sohraŭardi.[1]

Henry Corbin referencis al diverĝoj inter Irana Avicenismo kaj Latina Avicenismo.[3] Tiele oni povus konsideriu tri diferencajn skolojn de Avicenismo. Li parolis pri Avicenismo Aŭgustena, Latina Avicenismo kaj Irana Avicenismo.[4] Ŝajne antaŭ Henry Corbin, kelkaj orientalistoj havis iom de tiu rigardo al Avicenismo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Nasr 2013, p. 67
  2. Corbin 1998, p. 93
  3. Corbin 1998, p. 101
  4. Corbin 2014, p. 102

Referencoj[redakti | redakti fonton]