Avon
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
la rivero en Stratford-upon-Avon
Avon estas la nomo de pluraj riveroj en anglalingvaj landoj. Internacie el ili plej konatas
la rivero Avon [prononco ˈeɪvən] en la tradiciaj graflandoj Leicestershire, Northamptonshire, Warwickshire, Worcestershire kaj Gloucestershire en la centra parto de Anglio. La rivero, kiu sume longas 137 kilometrojn, inter alie fluas tra la urbeto Stratford-upon-Avon. Tie vivis la verkisto William Shakespeare, kiu plufoje en sia verkaro menciis la riveron kaj tial kaŭzis la internacian konatecon. Inter alie, laŭ ĝi nomiĝis la Avon River (Ontario) de Kanado.