Awn Al-Khasawneh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Awn Al-Khasawneh
Persona informo
عون الخصاونة
Naskiĝo 22-an de februaro 1950 (1950-02-22) (74-jaraĝa)
en Amano
Religio islamo vd
Ŝtataneco Jordanio vd
Alma mater Reĝina Kolegio vd
Partio sen valoro vd
Profesio
Okupo juĝistodiplomatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Awn Shawkat Al-Khasawneh (en araba: عون الخصاونة‎; en Esperanto: Aŭn Ŝaŭkat Al-Ĥasaŭneh) (22a de februaro 1950) estis ĉefministro de Jordanio el oktobro 2011 ĝis aprilo 2012. Li estis ankaŭ iama juĝisto de la Internacia Kortumo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li studis en la Universitato de Kembriĝo, kie li ricevis gradojn pri historio kaj juro, kaj poste pri internacia juro. Li plenumis diversajn altajn postenojn en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj en Jordanio.

Li estis elektita por la Internacia Kortumo en 1999 kaj reelektita en 2008.[1] Li servis en tiu posteno el la 6a de februaro 2000 ĝis la 31a de decembro 2011.[2][3] Li servis ankaŭ kiel vic-prezidanto de la Kortumo el 2006 ĝis 2009.[3] Li rezignis el la Kortumo per letero datita el la 20a de novembro 2011.[2]

La 17an de oktobro 2011, li estis nomumita fare de la reĝo Abdullah la 2-a kiel ĉefministro de Jordanio, anstataŭ Maruf al-Baĥit (kiu estis akuzita je korupto dum pli frua regotempo kiel ĉefministro).[4] The Guardian informis, ke Khasawneh havas reputacion kiel honesta politikisto kaj estas fama kiel jurista fakulo.[4]

La 26an de aprilo 2012, Al-Khasawneh havigis sian rezignon al la reĝo Abdullah, kiu, siavice, akceptis la rezignon.[5] Fayez al-Tarawneh sukcedis al Khasawneh kiel ĉefministro.[6]

Novembre de 2016, Al-Khasawneh estis nomumita fare de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon al alta posteno pri medicino, kun Ruth Dreifuss, iama Prezidentino de Svisio, kaj Festus Mogae, iama Prezidento de Bocvano.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Five judges elected to serve on UN International Court of Justice", UN News Centre, 6a de novembro 2008. Kontrolita 11a de februaro 2012.
  2. 2,0 2,1 Note by the Secretary-General concerning the date of an election to fill a vacancy in the International Court of Justice. United Nations Security Council (17a de januaro 2012). Alirita 11a de februaro 2012.
  3. 3,0 3,1 Judge Awn Shawkat Al-Khasawneh. International Court of Justice. Alirita 30a de oktobro 2011.
  4. 4,0 4,1 "Jordan's king names Hague court judge as prime minister", 17a de oktobro 2011. Kontrolita 30a de oktobro 2011.
  5. Vick, Karl, "A Prime Minister Resigns in Jordan, and the Sun Rises in the East", 26a de aprilo 2012. Kontrolita 14a de marto 2013.
  6. Al Isawe, Hiba, "Jordan's prime minister Khasawneh resigns", 26a de aprilo 2012. Kontrolita 14a de marto 2013. Arkivigite je 2013-04-11 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-11. Alirita 2020-10-23.
  7. Secretary-General Appoints Two Former Presidents, 14 Others as Members of High-Level Panel on Access to Medicines United Nations, gazetarinformo de 19a de novembro 2015.