Axel Corti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tombejo de Corti en Lamprechtshausen-Arnsdorf

Axel CORTI (naskiĝinta en la 7-a de majo 1933 en Parizo, mortinta en la 29-a de decembro 1993 en Oberndorf bei Salzburg) estis aŭstra reĝisoro kaj ĵurnalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Corti estis la filo de itala-aŭstra komercisto kaj berlinanino de pola deveno. Dum la Dua mondmilito la juda familio vivis i.a. en Franclando kaj Svislando. Post la milito Axel trapasis la abiturientan ekzamenon en Insbruko kaj studis samloke romanistikon kaj germanistikon. Li trejnitis paralele kiel aktoro kaj laboris ekde 1953 ĉe ORF. kiel ĵurnalisto kaj novaĵparolisto.

23 jaraĝa li transprenis la estradon de la sekcio pri literaturo kaj radiodramo en la ORF-studio tirola kaj deĵoris surloke kvar jarojn. En 1960 li iĝis reĝisorasistanto kaj en 1962 dramaturgo kaj reĝisoro ĉe Burgteatrejo en Vieno.

Poste, en 1964, li iĝis ĉefreĝisoro en Oberhausen: en 1967 li transprenis la saman postenon en la teatro de Ulm. Paralele al la teatra engaĝiĝo Corti faris ankaŭ sian unuan artfilmon Kaiser Joseph und die Bahnwärterstochter (1963), kiu estis cetere la lasta filmo kie aktoris Hans Moser. Je la fino de la 1960-aj jaroj Corti kreis la unuajn televidajn enscenejigojn de operoj (ekz. Don PasqualeZar und Zimmermann). Lia filma verkaro de la sekvintaj jaroj plurfoje temis pri la Tria Regno. Bonegajn kritikojn gajnis la televida trilogio Wohin und zurück (1982 kaj 1986) pri destino de elmigrintoj. La tria parto Welcome to Vienna (1986) eĉ nomumitis por Oskar-premio kaj famigis Corti internacie.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La filmoj de Corti danke al siaj aŭtentikeco kaj diferenciga alproksimiĝo al la koncernita temaro nombriĝas verŝajne inter la plej bonaj produktoj de la televidfilmĝenro germanlingva. La verko Eine blaßblaue Frauenschrift (1984; laŭ verko de Franz Werfel) premiitis en San Sebastian pro tre elstara reĝisorado. Jam en la 1976-a jaro Corti ricevis la aŭstrian premion Großer Österreichischer Staatspreis für Filmkunst.

Lia lasta verko, la filmigo de Radektzkymarsch de Joseph Roth kun Max von Sydow kaj Charlotte Rampling en la ĉefaj roloj, estis finfarita de lia kameraisto Gernot Roll, ne plu de li mem.

Aliaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Ein Dorf ohne Männer (1963)
  • Miriam (1968)
  • Die Katze auf dem Gleis (1970)
  • Der Rowdy auf der Treppe (1970)
  • In den Regen (1971)
  • Der Fall Jägerstätter (1971) pri la katolika rezistmovadano Franz Jägerstätter
  • Ein junger Mann aus dem Innviertel (1973)
  • Der Sohn eines Landarbeiters wird Bauarbeiter und baut sich ein Haus (1975)
  • Jakob der Letzte (1976)
  • Der junge Freud (1976),
  • Man lernt nie aus (1976; serio)
  • Der Bauer und der Millionär (1977)
  • Die beiden Freundinnen (1978)
  • Der Lebemann (1979)
  • Das eine Glück und das andere (1980)
  • Wie der Mond über Feuer und Blut (1981)
  • Herrenjahre (1984)
  • Die Hure des Königs (1991)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]