Axel Oxenstierna
Axel Oxenstierna | |||||
---|---|---|---|---|---|
Regna kanceliero de Svedio | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Axel Oxenstierna | |||||
Naskiĝo | 16-an de junio 1583 en Fånö | ||||
Morto | 28-an de aŭgusto 1654 (71-jara) en Stokholmo | ||||
Lingvoj | sveda [#] | ||||
Loĝloko | Tidö Castle [#] | ||||
Ŝtataneco | Svedio [#] | ||||
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena • Universitato Rostock [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Oxenstierna [#] | ||||
Patro | Gustaf Gabrielsson Oxenstierna [#] | ||||
Patrino | Barbro Axelsdotter [#] | ||||
Gefratoj | Gabriel Gustafsson Oxenstierna [#] | ||||
Edz(in)o | Anna Bååt [#] | ||||
Infanoj | Johan Oxenstierna • Kristina Oxenstierna • Erik Axelsson Oxenstierna • Katarina Oxenstierna • Gustaf Axelsson Oxenstierna [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato • militisto • terposedanto • politikisto [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Grafo Axel OXENSTIERNA, plennome Axel Gustafsson Oxenstierna af Södermöre [aksel uksenŝe:rna] (naskiĝis ka 16-an de junio 1583 en bieno Fånö apud Bålsta; mortis la 12-an de aŭgusto 1654 en Stokholmo) estis sveda regna kanceliero antaŭ, dum kaj post la Tridekjara Milito de 1612 ĝis sia morto en 1654.
Post kiam Gustavo la 2-a Adolfo mortis en batalo en 1632, Oxenstierna estis reganto por la neplenaĝa tronheredantino Kristina (Svedio). Li reformis la svedan administracion kaj anstataŭigis la historiajn provincojn de Svedio per la ankoraŭ nun uzataj modernaj provincoj.
La longa daŭro de la milito ŝuldiĝas, krom al la ne-cedemo de la imperiestroj Ferdinando la 2-a kaj Ferdinando la 3-a pri religiaj demandoj, ĉefe al liaj decidoj. Finfine li sukcesis atingi teritoriajn gajnojn en Germanio kaj kontraŭ Danio kaj firmigi la svedian potencon ĉirkaŭ la Balta Maro.