Axel Springer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Axel Springer
Persona informo
Naskonomo Axel Cäsar Springer
Naskiĝo 2-an de majo 1912 (1912-05-02)
en Altona
Morto 22-an de septembro 1985 (1985-09-22) (73-jaraĝa)
en Okcidenta Berlino
Tombo Evangelischer Kirchhof Nikolassee
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Hinrich Springer
Edz(in)o Friede Springer • Rosemarie Springer • Martha Else Meyer
Infanoj Sven Simon • Nicolas Springer
Okupo
Okupo eldonisto • redaktisto • ĵurnalisto
vdr
Reklamo por Bild, la televida/radia fakgazeto Hörzu kaj Funk Uhr, ĉio el la domo Springer!
Poŝtkesto kun ŝajna alergio kontraŭ ekzempleroj de la sensaciĵurnalo Bild

Axel Cäsar SPRINGER (naskiĝinta la 2-an de majo 1912 en Altona, mortinta la 22-an de septembro 1985 en Berlino) estis gravega germana eldonisto kaj ĵurnalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La ununura filo de eldonisto tre frue alkutigmiĝis al presado. Post lernejofrekvento en Altona (sed sen trapaso de la abiturienta ekzameno) li ricevis trejnadon kiel presisto, tipografo kaj ĵurnalisto kaj eklaboris, post staĝo ĉe la gazeto Bergedorfer Zeitung, en la patra entrepreno Hammerich & Lesser. De aŭtuno 1933 ĝis la oficiale ordonita malfermo en majo 1941 Springer tie laboris por la gazeto Altonaer Nachrichten kiel redaktoro kaj - ekde 1937 - kiel vicĉefredaktoro. Ĝis la fino de la Dua mondmilito Springer laboris en la sekcio libroproduktado de Hammerich & Lesser kie li fariĝis kompaniano en 1943; militservon li ne devis fari pro problemoj kun la pakreato. Je la komenco de decembro 1945 la politike tute malsuspektebla Springer ricevis fare de la brita okupadadministracio diversajn licencojn por reekigi la eldonadon. En 1946 aperis la kajeroj Nordwestdeutsche Hefte kun radifoniaj kontribuoj de la stacio Nordwestdeutscher Rundfunk (NWDR) kaj ankaŭ la ilustrita radimagazino Hörzu. La saman jaron iĝis la fondo de Axel Springer GmbH. En 1948 li lanĉis, kune kun la eldonisto John Jahr la porvirinan revuon Constanze. La firmao rapidege kreskis danke al la tre profitodona gazeto Hörzu kaj la du de Springer konceptitaj ĵurnaloj Hamburger Abendblatt (1948) kaj Bild (1952).

La superregiona ekradiado sukcesis en 1953 post la akiro de la en Hamburgo, Essen kaj Berlino lokita eldonejo Die Welt GmbH el brita posedo. Tiel la produktoj Die Welt, Welt am Sonntag kaj Das Neue Blatt alvenis al la springera koncerno. Tri jarojn poste Springer partoprenis en la berlina entrepreno Ullstein AG al kiu apartenis i.a. la taggazetoj Berliner Morgenpost kaj Berliner Zeitung kiel ankaŭ la libroeldonejoj Ullstein kaj Propyläen. Fine de 1959 Springer transprenis la tutan tradiciriĉan Ullstein-eldonejon.

Koncernokonstruo kaj politika engaĝiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiel kaj per BIld am Sonntag (1956) Springer iĝis ene de jardeko la plej sukcesa gazetoeldonisto de la juna FRG. Ekde la fino de la 1950-aj jaroj li pli kaj pli havis politikajn celojn. Plej gravis por li la Germana reunuiĝo. Por atingi tiun ĉi celon li vojaĝis komence de 1958, pro instigo de la Welt-ĉefredaktisto Hans Zehrer, Moskvon al Nikita Ĥruŝĉov. Springer prezentis al li la planon pri unuiĝinta, demokratia kaj malmilitigita Germanlando. La kruda malakcepto fare de la sovetia politikisto helpis provoki malamon de Springer kontraŭ Sovetunio kaj GDR. Ekde 1959 Springer starigis en la milite detruita urbo Berlino eldonejan nuboskrapulon kun propra presejo. Liaj produktoj ekcelis kurson vehemente kritikan kontraŭ GDR kaj la komunismo.

En la 1960-aj jaroj Springer faris de sia entreprenon veran koncernon kun pli ol 12.000 dungitoj en Hamburg, Berlino, Essen kaj pluraj liaj lokoj. Tre efika evidentiĝis la propra vendada retaro, i.a. por la dimanĉaj gazetoj. Malsukcesis tamen ripetfojaj provoj kune kun aliaj eldonejoj kaj sendepende partopreni la televidan kaj filman komercojn. Sed la en 1966 fondita premio Goldene Kamera de la gazeto Hörzu tamen iĝis unu el la plej atraktivaj germanaj premioj pri televidaĵoj.

Lokiĝo en Berlino kaj kritiko de kontraŭuloj[redakti | redakti fonton]

La centra domo en Berlino, Rudi-Dutschke-strato

En 1967 Springer transsetligis la koncernon al Berlino kvankam la plejmulto de la redakcioj kaj kunlaborantoj estis en Hamburgo. Kiel konservativisto kun politika misio li atakigis antaŭ ĉio kaj kontinue la ŝtaton GDR kaj la politikon de kanceliero Willy Brandt koncerne la socialismajn landojn.

Ekde 1967 Springer kritikitis ege pro la domina eldonokvanto de liaj gazetaraj produktoj en Okcidenta Berlino kaj en tuta FRG. Liaj plej akraj kontraŭuloj ene de la gazetara komerco estis Rudolf Augstein de Der Spiegel kaj Gerd Bucerius de Die Zeit. Por la maldekstra studenta movado kaj la Eksterparlamenta opozicio (APO) Springer kaj liaj eldonejoj estis la celo de radikalaj kaj intertempe perfortaj atakoj. Ili konsideris Springer kiel ĉefan reprezentanton de la establitaj rondoj komplezaj al Usono kaj eĉ homon kun danĝera monopola pozicio. En la fina ekspertizraporto de komitato de la Germana parlamento (majo 1968) ne menciitis eksplicite unu eldonejo per nomo: tamen traleginte ĝin oni havis la impreson ke la libereco de opiniesprimo povus esti en danĝero se ununura koncerno posedus pli ol kvinonon de la plej gravaj gazetoj kaj magazinoj. Pro tio Springer vendis ankoraŭ la saman jaron sep magazinojn (i.a. Eltern, Kicker, Bravo, Twen kaj Das neŭe Blatt) sed tamen ne gajnis pli bonan imagon publikon. Pluraj verkistoj kaj ĵurnalistoj kiel Heinrich Böll, Günter Grass kaj Günter Wallraff ege kritikis la stilon kaj enhavon de la ĵurnalaĉo Bild kun ĝia eldonokvanto de pli ol 5 milionoj ĉiutage dum la 1970-aj jaroj.

Graveco de Springer[redakti | redakti fonton]

Kiel sensaciĵurnalo kun la tuteŭrope plej granda disvastiĝo BIld iĝis sinonimo por la persona forto kaj influo de la gazetofaristo kaj kritika aŭtoro Springer. La ege talentita ĵurnalisto Springer riĉiĝis jam sole per siaj memkreitaj produktoj Hamburger Abendblatt kaj BIld. Lia instinkto dungi kapablajn ĉefredaktorojn kaj manageristojn kaj respondi tuj al la bezonoj de la gazetara merkato sekurigis daŭran eksterordinaran ekonomian sukceson.

Kun Eduard Rhein (Hörzu), Peter Boenisch (Bild), Claŭs Jacobi (Welt am Sonntag, i.a.), Herbert Kremp (Die Welt) kaj Günter Prinz (Bild) en pozicioj gravaj, la spezo de la eldonejego kreskis enorme. En 1970 Springer unuafoje atingis la markon de 1 miliono da markoj. Springer estis nepolitika personoj kiel juna homo kaj ne sekvis nacisocialisajn dirojn nek membriĝis al iu NS-organizaĵo (krome dum mallonga tempo intencita aliĝo al NSKK). Li ankaŭ ne kredis en ies dirojn.

Meze de la 1950-aj jaroj li malkovris la batalon por la germana reŭnuiĝo. Tiam ankaŭ lia ŝato de astrologiaĵoj senteble malkreskis Ekde 1966 li krome engaĝiĝis en la repaciĝo inter judoj kaj germanoj. Por tio li verkis nenombreblajn artikolojn kaj faris prelegojn en Germanlando, Israelo kaj Usono kaj donacadis monon. Ankaŭ pro tioma engaĝiĝo en favoro de la ŝtato Israelo li havis specialan staton inter la germanaj eldonistoj. Post la morto en 1985 la firmao Axel Springer AG disdonitis ene kaj ekstere de lia familio. Nur ekde 2003 lia vidvino Friede Springer posedis la plejmulton akcian.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Dr. h. c. (Temple Univ., Philadelphia 1971 / Bar-Ilan-Univ., Ramat-Gan 1976 / Hebrew Univ., Jerusalem 1976 / Boston Univ. 1981)
  • Honorary Fellow d. Weizmann Inst. of Science, Rehovot (1969)
  • Jakob-Fugger-Medaille f. hervorragende Verdienste um d. Zss.wesen (1977)
  • Gr. BVK mit Stern u. Schulterband (1977)
  • bayer. Verdienstorden (1977)
  • Ullstein-Ring d. dt. graph. Industrie (1977)
  • American Friendship Medal d. Freedom Foundation, Valley Forge (1978)
  • Leo-Baeck-Medaille d. Leo-Baeck-Inst., New York (1979)
  • Ernst-Reuter-Plakette (1982)
  • Heinrich-Stahl-Preis d. Jüd. Gde. Berlin (1982)
  • Guardian of Jerusalem (1983)
  • Goldmedaille d. Verbandes d. isr. Tagesztg.verleger (1985)
  • Hamburger Bürgerpreis (postmorte 1990).

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Von Berlin aus gesehen, Zeugnisse e. engagierten Deutschen, 1972
  • Aus Sorge um Dtld., Zeugnisse e. engagierten Berliners, 1980
  • An meine Kinder u. Kindeskinder, Auszüge aus e. Niederschr., Privatdr. 1981 *Reden wider den Zeitgeist, 1993 (postmorte)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]