Axel von dem Bussche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Axel von dem Bussche
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1919 (1919-04-24)
en Brunsvigo
Morto 26-an de januaro 1993 (1993-01-26) (73-jaraĝa)
en Bonno
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Georg, Freiherr von dem Bussche-Streithorst
Patrino Jenny Lassen
Edz(in)o Lady Camilla Acheson
Infanoj Nicola von dem Bussche-Streithorst • Jane von dem Bussche-Streithorst
Okupo
Okupo militisto • rezistobatalanto
vdr

Axel von dem Bussche (Barono Axel von dem Bussche-Streithorst; 24a de aprilo 1919 – 26a de januaro 1993) estis germana oficiro dum la Dua Mondmilito kaj membro de la Germana Rezistado. Li klopodis atenci kontraŭ Adolf Hitler kunordige kun Claus von Stauffenberg en novembro 1943 en la Lupa remparo, nome sidejo kaj rifuĝejo de Hitler.

Komploto[redakti | redakti fonton]

En novembro 1943, Bussche, persone kuraĝigita de la grafo Claus Stauffenberg, planis plenumi sinmortigan atakon por samtempe mortigi Hitler. Hitler devis inspekti novajn armeajn vintrajn uniformojn en sia Führerhauptquartier Wolfsschanze, ĉe Rastenburg en Orienta Prusio (nuntempe en Pollando). Bussche, ĉirkaŭ du metrojn alta, blonda kaj bluokululo, ekzemplis la aspekton de la Hitlera "Nordia" rasidealo, kaj estis la ideala modelo por la uniformoj. Bussche portis ter-minon kun eksplodigilo, kiun li intencis kaŝi en poŝo. Li planis eksplodigi tiun bombon dum brakumo al Hitler, tiele mortigante kaj Hitler kaj lin mem.

Tio estis organizita por la 16a de novembro 1943, sed la nokton antaŭan, la vagoonaro kiu transportis la novajn uniformojn estis detruitaj de aeratako de la Aliancanoj sur Berlino. La 18a de novembro 1943, Bussche devis reveni al sia unuo en la Orienta Fronto. Bussche volontulis por reklopodo en februaro 1944, kiam estos pretaj novaj uniformoj. Januare 1944, tamen, li estis grave vundita kaj perdis unu kruron.

Alia oficiro, nome kapitano Ewald von Kleist, volontulis por plenumi la mision por la 11a de februaro 1944. Tamen Hitler ripete prokrastigis kaj fine suspendis la aferon. Bussche pasigis multajn monatojn en hospitalo de Waffen-SS en Lychen kaj tiel li tute ne partoprenis en la Atenco de la 20-a de julio 1944 por mortigi Hitler. La rolo de Bussche en la pli fruaj komplotoj ne estis supozitaj, kaj li ne estis perfidita de ajna oficiro el la partoprenintoj. Sekve, li estis unu el la tre malmultaj armekomplotantoj kiuj survivis la militon.