Ayelet Shaked
| Ayelet Shaked | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| איילת שקד | |||||
| Naskonomo | Ayelet Ben-Shaul | ||||
| Naskiĝo | 7-an de majo 1976 (50-jaraĝa) en Tel-Avivo, | ||||
| Religio | judaismo vd | ||||
| Etno | Israelaj judoj vd | ||||
| Lingvoj | angla • hebrea vd | ||||
| Loĝloko | Tel-Avivo vd | ||||
| Ŝtataneco | Israelo | ||||
| Alma mater | Universitato je Tel-Avivo | ||||
| Partio | Yamina (en) Nova Dekstro (2018–2019) La Hejmo Juda (2012–2018) Firmigo (Likud) (–2012) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto • komputosciencisto • inĝeniero | ||||
| Aktiva en | Jerusalemo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ajelet ŜAKED (hebree אַיֶּילֶת שָׁקֵד, naskiĝis la 7-a de majo 1976 en Tel-Avivo) estas israela politikistino.[1]
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]Kvankam ŝi apartenas al religia partio, ŝi identigas sin kiel laika politikisto, estante la sola laika virino en sia partio. En 2010, ŝi establis la eksterparlamentan movadon "Mia Israelo" kun Naftali Bennett kaj gvidis ĝin ĝis majo 2012. En 2019, ŝi establis la partion "Nova Dekstro" kune kun Bennett.
Ŝi estis membro de la Kneset (HaBajit haYehudi, ekde decembro 2018 HaJamin HeChadash) de 2013 ĝis aprilo 2019 kaj estis denove ekde la parlamentaj elektoj en Israelo en septembro 2019 kaj estis israela Ministro pri Justico de majo 2015 ĝis junio 2019. De la 13-a de junio 2021 ĝis la 29-a de decembro 2022, ŝi funkciis kiel Ministro pri Internaj Aferoj en la kabineto Bennett-Lapid.[2][3]
Ŝi havas dekstrajn politikajn poziciojn. Ekde 2011, ŝi kampanjis kontraŭ kontraŭleĝa enmigrado el Afriko al Israelo kaj kritikis la nacian armean radiostacion Galei Tzahal pro ĝia "maldekstremo".[4]
Shaked estis konsiderata unu el la plej aktivaj kaj influaj parlamentanoj de Israelo. Unu el la kialoj de ĉi tiu statuso estas, ke ŝi helpis proponi kaj trapuŝi leĝon, kiu devigas neregistarajn organizaĵojn klarigi donacojn venantajn el eksterlando, ampleksan kontraŭterorisman leĝon, leĝprojekton limigantan la potencon de la Supera Kortumo, kaj leĝon, kiu klarigas, ke Israelo estas la nacio-ŝtato de la juda popolo. [5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Zaken, Dan, "Ayelet Shaked to head New Right list", Globes, 21 July 2019.
- ↑ . New Right and URP seal political union deal (30 July 2019). Arkivita el la originalo je 4 August 2019. Alirita 13 August 2019 .
- ↑ Staff writer (12 August 2019) United Right to run under name 'Yemina'. Arutz Sheva. Arkivita el la originalo je 12 August 2019. Alirita 12 August 2019 .
- ↑ "Shaked denounces HCJ illegal aliens ruling, calls for new constitutional revolution", Ynet, 29 August 2017.
- ↑ Shaked: Zionism will not bend its head Arkivigite je 2017-09-08 per la retarkivo Wayback Machine Offer Haddad, Channel 2, Posted 29/08/17

