Ayerdhal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ayerdhal
Persona informo
PlumnomoAyerdhal
Vera nomoMarc Soulier
Dato de naskiĝo1959
NaskiĝlokoLiono
Dato de morto27-a de oktobro 2015 [#]
MortolokoBruselo [+]
Mortokialokancero [+]
Aĝo61
Okupoj kaj profesioj
Okupoverkisto
Geografio
ŜtatoFrancio
Lingvoj
Denaska lingvofranca lingvo [+]
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoGrand Prix de l'Imaginaire, Grand Prix de l'Imaginaire, Prix Rosny-Aîné, Prix Rosny-Aîné, Bob Morane Prize, Q3405125, Q3405338, Prix Rosny-Aîné [+]
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

Ayerdhal (naskiĝis en 1959 en Liono, mortis la 27-an de oktobro 2015 en Bruselo; vera nomo Marc Soulier) estis franca verkisto

Li naskiĝis en la Liona ĉirkaŭurbo, estis futbalisto, sociokultura animatoro kaj monitoro pri skiado.

Li komencis en 1990 verki romanojn de sciencfikcio por la kolekto "Anticipation Fleuve Noir".

Li ricevis dufoje la premion Grand Prix de l'Imaginaire: en 1993 por sia romano de sciencfikcio "Demain une oasis" (Morgaŭ, oazo) kaj en 2005 por sia krimfikcio "Transparences" (Travideblecoj).

Li ricevis la premion Ozone en 1997 por "Parleur ou les Chroniques d'un rêve enclavé" (Parlanto, aŭ la kronikoj pri enklavita sonĝo), kaj en 2000 por "Étoiles mourantes" (Mortantaj steloj), verko ankaŭ premiita de la premio Tour Eiffel pri sciencfikcio.

Li sin diras tre influata de Frank Herbert.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Bohème et l'ivraie, 1990
  • Mytale, 1991
  • Demain, une oasis, 1992
  • Le Chant du drille, 1992
  • Cybione, 1992
  • L'Histrion, 1993,
  • Sexomorphoses, 1994
  • Polytan (Cybione-2), 1994
  • Balade choreïale, 1994
  • Parleur ou les Chroniques d'un rêve enclavé, 1997
  • Consciences virtuelles, 1998
  • Genèses, 1999
  • Étoiles mourantes, 1999 (kunverkita kun Jean-Claude Dunyach)
  • Jessie, le Retour, 1999
  • L'Homme aux semelles de foudre, 2000
  • Keelsom, Jahnaïc (Cybione-3), 2001
  • La Logique des essaims, 2001
  • L'Œil du spad (Cybione-4), 2003
  • La Logique des essaims, 2004
  • Transparences, 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]