Ayres-sarotruro
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ayres-sarotruro (Sarothrura ayresi)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ayres-sarotruro aŭ Ajresa sarotruro (Sarothrura ayresi) estas tre rara specio de birdoj de la familio Sarothruridae, enmetita foje ankaŭ en Rallidae.
La ĉirkaŭkalkulita tutmonda populacio estas de malpli ol 250 plenkreskuloj.[1] Tiuj birdoj loĝas en Etiopio kaj en Sudafriko, sed oni ne scias ĉu temas pri unu etenda populacio aŭ du malsamaj populacioj.
Ambaŭ seksoij havas senkoloran plumaron, malhelajn kronojn, kaj dumfluge ili montras blankajn duarangajn flugilplumojn.
Ties habitato konsistas de altaltitudaj laŭsezonaj marĉoj kun alta herbaro kiu protektu iliajn surgrundajn nestojn. Habitatoperdo estas la ĉefa problemo kiun frontas tiuj birdoj ĉar ili postulas tre specializitan habitaton. Tiuj marĉoj estas tre detruitaj pro nombraj tialoj kiel terkulturado, paŝtado kaj herborikoltado; oni faras iom da klopodoj por protekti la specion.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ties scienca nomo honorigas la sudafrikan ornitologon Thomas Ayres, kiu malkovris la specion en Potchefstroom. La iam etendaj marĉoj de Potchefstroom ekde tiam reduktiĝis al malgrandaj restejoj.
Ĝi similas al siaj parencoj de la genro de Sarotruroj, sed en tiu specio ambaŭ seksoj havas pli senmarkajn plumarojn kaj malhelajn vertojn, dum la ino havas iom pli blankan gorĝon. Dumfluge ambaŭ seksoj montras distingajn blankajn duarangajn flugilplumojn, tarjton kiun ili kunhavas kun la rilata genro Coturnicops.
Nereproduktantaj birdoj alvokas nur je mateniĝo kaj krepusko, foje laŭ duopo.
Ĉiuj specioj de la genro estas indiĝenaj de Afriko, sed neniu estas tiom endanĝerita kiel tiu ĉi.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Desire L. Dalton, Elaine Vermaak, Hanneline A. Smit-Robinson, Antoinette Kotze (9a de Novembro, 2016). "Lack of diversity at innate immunity Toll-like receptor genes in the Critically Endangered White-winged Flufftail (Sarothrura ayresi)". Scientific Reports. 6: 36757. Bibcode:2016NatSR...636757D. doi:10.1038/srep36757. PMC 5101489. PMID 27827442.
- ↑ (2016) “Lack of diversity at innate immunity Toll-like receptor genes in the Critically Endangered White-winged Flufftail (Sarothrura ayresi)”, Scientific Reports (en) 6 (1), p. 36757. doi:10.1038/srep36757. Bibkodo:2016NatSR...636757D.
|