Ayuela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ayuela
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34473
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 53  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 4° 40′ U (mapo)42.632222222222-4.6677777777778Koordinatoj: 42° 38′ N, 4° 40′ U (mapo) [+]
Alto 900 m [+]
Areo 19,75 km² (1 975 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ayuela (Provinco Palencio)
Ayuela (Provinco Palencio)
DEC
Ayuela
Ayuela
Situo de Ayuela
Ayuela (Hispanio)
Ayuela (Hispanio)
DEC
Ayuela
Ayuela
Situo de Ayuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ayuela [+]
vdr

Ayuela [aĜUEla] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles. La loknomo Ayuela eble povas esti komprenata etimologie kiel Fageto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loko de Ayuela en la provinco Palencio.
Panoramo de Ayuela.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 54 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 200 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 81 km de Palencio, provinca ĉefurbo, kaj 125 km de Valadolido, regiona ĉefurbo.

Ĝi estas inter gravaj municipoj Cervera de Pisuerga, Guardo kaj Carrión. Sed Saldaña estas pli proksima (17 km), kaj kun tiu ĝi estas pli klare identigita kaj rilatita. Estas multaj fontoj kaj ĉefa rivero estas Avión.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]