Azamgarh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azamgarh
urbo
Administrado
Poŝtkodo 276001
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 4′ N, 83° 11′ O (mapo)26.0683.19Koordinatoj: 26° 4′ N, 83° 11′ O (mapo) [+]
Alto 64 m [+]
Areo 1218,6 km² ( 121 860 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Azamgarh (Utar-Pradeŝo)
Azamgarh (Utar-Pradeŝo)
DEC
Azamgarh
Azamgarh
Situo de Azamgarh
Azamgarh (Barato)
Azamgarh (Barato)
DEC
Azamgarh
Azamgarh
Situo de Azamgarh

Map

vdr

Azamgarh (hindie आज़ामगढ़, urdue اعظم گڑھ) estas urbego kaj municipo en norda Barato, en orienta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma kantono, kie ĝi estas ties sidejo. La kantono Azamgarh konsistas el distriktoj de Ballia, Mau kaj Azamgarh, nature Azamgarh estas ankaŭ sidejo de la samnoma distrikto.

Ornama ĝardeno en Azamgarh

Demografio[redakti | redakti fonton]

Azamgarh havis populacion de 110 983 (kun la aglomeraĵo 116 115) en 2011 kun legopovo 86%, kiu estas signife pli alta, ol la ŝtatmezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Azamgarh situas sur ebenaĵo de Gango laŭ en:Tamsa River 64 metrojn super la marnivelo. Mau troviĝas 40, Ĝaŭnpur 61, Akbarpur (Ambedkar Nagar) 65, Ghazipur 66, Deoria 77, Gorakhpur 79, Varanasio 86, Ballia 102, Sultanpur 113, Sivan 119, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 239, Kolkato kaj ĉefurbo Delhio po 654, Mumbajo 1324 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Reĝo Azam fondis tiu ĉi urbon en 1665, samtempe li konstruis fortikaĵon. Ekde tiam la urbo portas lian nomon (garh signifas fortikaĵon).

Aŭtoj en Azamgarh

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Azamgarh estas agrikultura urbo, en la ĉirkaŭaĵo oni kultivas sur la fekundaj grudoj rizojn, sukerkanojn, tritikojn, mustardojn kaj plurajn fruktojn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La vaste parolata lingvo en Azamgarh estas la hindia (45%), regiona lingvo en:Bhojpuri language (38%) kaj la urdua (17%).

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Azamgarh la loĝantoj estas hinduoj (70%), islamanoj (29%), aliaj malpli ol 1%.

Eduko[redakti | redakti fonton]

La plej alta edukado okazas en altlernejoj.

Stacidomo de Azamgarh

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Azamgarh havas trairan fervojan linion, ankaŭ preterirantan aŭtovojon. 5 ĉefvojoj kaj unu flankovojo kuras al la urbego. Azamgarh havas novan lokan flughavenon 9 km for, pli granda flughaveno funkcias en Varanasio.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Azamgarh situas en subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cwa). La averaĝa temperaturo varias inter 20-30 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 1025 mm, inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj apenaŭ pluvas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans