Azerbajĝano en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azerbajĝano en la Olimpikoj

Flago de Azerbajĝano
IOK-kodo  AZE
NOK Azerbajĝana Olimpika Komitato
Retejowww.noc-aze.org (azerbajĝane kaj angle)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Aliaj parencaj aperoj
Sovetunio (1952–1988)
Unia Teamo (1992)
vdr

azerbajĝanaj sportistoj unue inter 1952 kaj 1988 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de  Sovetunio. Aldone, en la Somera Olimpiko 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio – en vintro ili tiujare ne partoprenis. Ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala azerbajĝana teamo partoprenas la olimpikojn.

La Azerbajĝana Olimpika Komitato kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1992 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.

Someraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

1996[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 23 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nazim Hüseynov (ĵudo).

La teamo atingis 4 arĝentan medalon kaj fine havis la 61-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2000[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 31 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Namig Abdullayev (liberstila luktado).

La teamo atingis 2 orajn kaj bronzan medalojn kaj fine havis la 34-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
la lezga Radik Isaev, ormedalinto en tekvondo de la Somera Olimpiko 2016 en Rio

2004[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 36 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nizami Pashayev (halterlevo).

La teamo atingis oran kaj 4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 50-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2008[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 44 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Farid Mansurov (greka-romia luktado).

La teamo atingis oran, arĝentan kaj 4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 40-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2012[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 53 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Elnur Mammadli (ĵudo).

La teamo atingis 2 orajn, 2 arĝentajn kaj 5 bronzajn medalojn kaj fine havis la 30-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
la teamo en la Olimpiko 2016 en Rio

2016[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 56 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Teymur Mammadov (boksado).

La teamo atingis oran, 7 arĝentajn kaj 10 bronzajn medalojn kaj fine havis la 39-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2020[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 44 azerbajĝanaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Rustam Orujov (ĵudo) kaj Farida Azizova (tekvondo).

La teamo atingis 3 arĝentajn kaj 4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 67-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Vintraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

En Vintraj Olimpikoj la azerbajĝana teamo ankoraŭ neniam atingis medalon.

la Azerbajĝana delegacio en la Vintra Olimpiko 2010

1998[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 4 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Julia Vorobieva (arta sketado).

2002[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 4 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Sergey Rylov (arta sketado).

2006[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 2 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Igor Lukanin (para arta sketado).

2010[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 2 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Fuad Guliyev (vidu dekstre).

2014[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 4 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Rahman Khalilov (vidu dekstre, tiam ĉefo de la nacia vintrosporta federacio).

2018[redakti | redakti fonton]

la 20-jara Vlad. Litvintsev, flagotenanto de 2022

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 1 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Patrick Brachner (alpa skiado).

2022[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 2 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vladimir Litvintsev (arta sketado, vidu maldekstre).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]