Azia-Oceania Komisiono de UEA
La Azia-Oceania Komisiono de UEA (KAEM) konsistas el reprezentantoj de landaj asocioj en Azio kaj Oceanio aliĝintaj al Universala Esperanto-Asocio. Ĝi laboras por harmoniigi la kunlaboron de la regionaj landaj organizoj kaj agadas por semi kaj progresigi Esperanton en la landoj, kie la lingvo ankoraŭ ne aktivas kaj prosperas. KAEM ankaŭ helpas efektivigi laborplanojn de UEA en Azio kaj Oceanio.
La Komisiono fondiĝis la 28-an de julio 1994 dum la 79-a UK en Seulo kun nomo Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM). Ĝi eldonas bultenon, mastrumas plurajn projektojn por konigo kaj disvastigo de Esperanto, aranĝas aziajn kongresojn, ktp. Ĝi funkcias per la rento de la tiel nomata Azia Fondaĵo de UEA. La Azia Kongreso de Esperanto okazas ĉiun trian jaron.
En la jaro 2016 laŭ decido de UEA kaj interkonsentoj de la komisionoj Azia kaj Oceania, la ambaŭ komisionoj unuiĝis.
Kontaktoj:
- Retadreso de la komisiono: azia-oceania-komisiono@yahoogroups.com (oni NE bezonas aliĝon al la grupo);
- Retadreso de redaktoro de la bulteno Esperanto en Azio (s-ro Hori Yasuo): hori-zonto@water.sannet.ne.jp;
- Informa listo: azio@yahoogroups.com; (oni bezonas aliĝon al la grupo);
- Facebook-grupo: https://www.facebook.com/groups/102299479924434/
Vidu similajn instancojn: Afrika Komisiono de UEA, Amerika Komisiono de UEA, Komisiono MONA, Eŭropa Esperanto-Unio
Enhavo
Taskoj Frontataj de la Komisiono[redakti | redakti fonton]
1. Sisteme organizi kaj regione vigligi la movadon
2. Subteni junularan movadon
3. Membro-varbado de UEA
4. Semi en la landoj, en kiuj Esperanto ne estas semita
Projektoj de la Komisiono[redakti | redakti fonton]
Azia Kongreso[redakti | redakti fonton]
- Okazigi Azian Kongreson ĉiun trian jaron;
- Partoprenigi necesajn aktivulojn en Azian Kongreson, kiuj ne pagipovas kotizojn, vetur- kaj restadkostojn ktp., per la subvencio el Azia Fondaĵo.
Kunlaboro[redakti | redakti fonton]
- Regule kunveni en ĉiu Universala Kongreso kaj Azia Kongreso;
- Organizi fakkunsidojn de KAEM dum Universala Kongreso;
- Eldoni la bultenon Esperanto en Azio (EeA) en januaro, aprilo, julio kaj oktobro ĉiun jaron kaj ekspedi ilin al E-organizoj kaj aktivuloj en la tuta Azio;
- Kolekti mondonacon al la Azia Fondaĵo de UEA por subteni la eldonon de la bulteno "EeA". Laŭlandaj tarifoj po unu ricevanto estu jenaj aŭ pli:
- Japanoj kaj israelanoj: 20 eŭroj;
- Koreoj: 10 eŭroj;
- Ĉinoj: 5 eŭroj;
- Ceteraj landanoj: 2 eŭroj;
- Kolekti informojn pri movadoj diverslandaj por ke esperantistoj povu reciproke kunlabori por la Azia komunumo;
- Eldoni kaj ekspedi jarlibron de la komisiono ĉiun jaron;
- Subteni la projekton "Ĝemelaj urboj" kaj helpi ĝemeliĝojn inter E-kluboj kaj la urboj.
Rilate al UEA kaj ILEI[redakti | redakti fonton]
- Aligi ne-aliĝantajn landajn asociojn al UEA;
- Membrigi aziajn aktivulojn al UEA;
- Membrigi junajn esperantistojn en Azio al ILEI;
- Subvencii al la partoprenontoj de UK aŭ ILEI-konferenco pri kotizo, vetur- kaj restadkostoj laŭ bezono.
Edukado[redakti | redakti fonton]
- Sendi Esperanto-instruistojn al bezonataj landoj kaj regionoj;
- Starigi TTT-on por instrui Esperanton en aziaj lingvoj.
Esperanto-libroj[redakti | redakti fonton]
- Eldoni necesajn librojn;
- Subvencii pri eldonoj de necesaj libroj;
- Peri transdonon de libroj de donacantoj al asocioj kaj kluboj ks; kaj pagi sendokoston pri tio;
- Aĉeti Esperanto-lernolibrojn, vortarojn ktp. al asocioj kaj kluboj.
Agadoj[redakti | redakti fonton]
Aziaj Kongresoj[redakti | redakti fonton]

Kongreso | Datoj | Urbo | Ŝtato | Kongresanoj | Landoj | Temoj |
---|---|---|---|---|---|---|
9-a | 25-28 Aprilo 2019 | Da Nang | ![]() |
Esperanto kaj kultura diverseco de Azio kaj Oceanio! | ||
8-a | 3-6 Novembro 2016 | Quanzhou | ![]() |
278 | 20 | Esperanto por azia kunlaboro en la reta epoko! |
7-a | 18–22 Aprilo 2013 | Jerusalemo | ![]() |
Ekologio de paco - paca kunvivado de homo, medio kaj naturo! | ||
6-a | 19–23 Junio 2010 | Ulanbatoro | ![]() |
215 | 27 | Azia harmoniiĝo per Esperanto! |
5-a | 11–15 Februaro 2008 | Bangaloro | ![]() |
160 | 29 | Esperanto en multlingva Azio! |
4-a | 25–28 Aŭgusto 2005 | Katmando | ![]() |
120 | 7 | Mondpaco el monttegmento Himalajo! |
3-a | 23–26 Aŭgusto 2002 | Seulo | ![]() |
448 | 15 | Interkompreniĝado inter kulturoj; |
2-a | 22–25 Aŭgusto 1999 | Hanojo | ![]() |
420 | 16 | Kunlaboro por paco, stabileco kaj disvolviĝo! |
1-a | 22–25 Aŭgusto 1996 | Ŝanhajo | ![]() |
584 | 18 | Azio kaj la 21a jarcento! |
Eldonaĵoj de KAEM[redakti | redakti fonton]
- Bulteno Esperanto en Azio (redaktas s-ro Hori Yasuo, provlegas s-ino Tahira Masako, ekspedas s-ro Isino Yosio)
- Jarlibro de KAEM
- Historio de la Esperanto-movado en Azio
Strukturo[redakti | redakti fonton]
KAEM-regionoj[redakti | redakti fonton]
- Orienta Azio
- Sudorienta Azio kaj Oceanio
- Suda Azio
- Okcidenta kaj Meza Azio
Membro-ŝtatoj[redakti | redakti fonton]
- Aŭstralio (ekde 2016)
- Barato (ekde 2001)
- Ĉinio (ekde 1994)
- Indonezio (ekde 2015)
- Irano (ekde 2005)
- Israelo (ekde 2008)
- Japanio (ekde 1994)
- Koreio (ekde 1994)
- Mongolio (ekde 2009)
- Nepalo (ekde 2006)
- Nov-Zelando (ekde 2016)
- Pakistano (ekde 2001)
- Taĝikio (ekde 2005)
- Vjetnamio (ekde 2001)
- Rusio (observanto ekde 2017)
Komisionanoj de KAEM[redakti | redakti fonton]
La nunaj membroj de la komisiono estas[2][1]:
- Prezidanto:
S-ro So Jinsu;
- Vicprezidanto:
S-ro Inumaru Fumio;
- Sekretario:
S-ro Chimedtseren Enkhee;
S-ro Sandor Horvath;
S-ro Giridhar Rao;
S-ro Wang Ruixiang;
S-ino Ilia Sumilfia Dewi
S-ro Hamed Sufi;
S-ro Eran Vodevoz;
S-ro Mukunda Raj Pathik;
S-ro Bradley McDonald;
S-ro Hafiz Abdul Quddoos Shafqat;
S-ro Firdaus Shukurov;
S-ino Nguyễn Thị Phương Mai;
Observantoj
S-ro Vasilii Masiagin (REU) ;
S-ino Gong Xiaofeng (ILEI) ;
S-ino Nepo Nguyen (TEJO) ;
Honoraj Prezidantoj de KAEM[redakti | redakti fonton]
- S-ro Puramo Chong
(dum 1997-1999 li estis Prezidanto de KAEM);
- S-ro Hori Yasuo
(1999-2008);
- S-ro LEE Jungkee
(2008-2010);
- S-ro Sasaki Teruhiro
(2010-2013);
- S-ro Wang Ruixiang
(2013-2016);
Esperanto-Organizoj en Azio[redakti | redakti fonton]

- Azerbajĝana Esperanto-Asocio
- Esperanto-Ligo en Israelo
- Federacio Esperanto de Barato
- Ĉina Esperanto-Ligo
- Esperanto-Asocio por Filipinoj
- Indonezia Esperanto-Asocio
- Irana Esperanto-Asocio
- Japana Esperanto-Instituto
- Kamboĝa Esperanto-Asocio
- Korea Esperanto-Asocio
- Malajzia Esperanto-Asocio
- Mongola Esperanto-Societo
- Nepala Esperanto-Asocio
- Nov-Zelanda Esperanto-Asocio
- Pakistana Esperanto-Asocio
- Srilanka Esperanto-Asocio
- Asocio de Esperantistoj de Taĝikio
- Tajlanda Esperanto-Instituto (tre mankas pliaj informoj pri ĝi)
- Uzbeka Esperanto-Asocio (tre mankas pliaj informoj pri ĝi)
- Vjetnama Esperanto-Asocio
- Aŭstralia Esperanto-Asocio
Listo de Esperanto-eventoj en Azio kaj Oceanio[redakti | redakti fonton]
En 2016[redakti | redakti fonton]
- 20-21 februaro: Tutlanda Esperanto-Renkontiĝo (Koreio/Busano)
- 26-29 februaro: 2-a Speciala Ekskurso kaj AMO Seminario (Nepalo)
- 19-23 marto: Komuna Trilanda Kongreso (Aŭstralio, Novzelando, Indonezio) (Indonezio/Bandung)
- 16-17 aprilo: Namkang-a Esperanto-Lernejo (Koreio/ Chongdo)
- 09-11 aprilo: Esperanto-Domo de Jacugatake estos malferma (Japanio/Jamanaŝi)
- 14-16 aprilo: 17-a Israela Kongreso de Esperanto (Israelo/Jafo)
- 17-18 aprilo: Preparo-kunsido por la 2-a Filmo-Festivalo “Teo kaj Amo ” (Ĉinio/Hangzhou)
- 22-24 aprilo: Printempaj tagoj de Esperanto-Domo de Jacugatake (Japanio/Jamanaŝi)
- 23-24 aprilo: 26-a Internacia Esperanto- Kurskunveno (Japanio/Dazaihu)
- 05-08 majo: 12a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM) (Koreio/ Byunsan de provinco Jeonbuk)
- 13 majo: 3-a Irana Esperanto-Kongreso (Irano/Teherano)
- 27-30 majo: La 9a Esperanto-Kongreso de Nordorienta Ĉinio kaj la 8-a Junulara Seminario de Esperanto (Ĉinio/Harbino)
- 28-29 majo: 60-a Kjuŝu-a Kongreso de Esperanto (Japanio/Dazaihu)
- 11-12 junio: 65-a Kantoo-Esperanto-Kongreso (Japanio/Tokio)
- 18-19 junio: 64-a Kansaja Esperanto-Kongreso (Japanio/Osako)
- 17-19 septembro: Aŭtunaj tagoj de Esperanto-Domo de Jacugatake (Japanio/Jamanaŝi)
- 01-03 oktobro: 48-a Korea Kongreso de Esperanto (Koreio/Seulo)
- 08-10 oktobro: La 103a Japana Esperanto-Kongreso (Japanio/Ŝiga)
- 03-06 novembro: 8a Azia Kongreso de Esperanto, Quanzhou, Ĉinio [3]
- 05-06 novembro: 17a Ĉuugoku/Ŝikoku-Esperanto-Kongreso (Japanio/Ehime)
- 26-27 novembro: Namkang-a Esperanto-Lernejo (Koreio/Chongdo)
- 30 decembro – 02 januaro 2017: Transjara Kurskunveno de Esperanto (Japanio/Kameoka)
En 2017[redakti | redakti fonton]
- 22-29 julio: 102-a Universala Kongreso (Koreio/Seulo)
- 13-16 oktobro: 4-a SAS (Barato/Bengaluro)
- 21-24 oktobro: Premidona ceremonio de la filmfestivalo "Teo kaj Amo" (Ĉinio/Huzhou)
- 23 oktobro: Strategia forumo de UEA pri Orientazia movado (Ĉinio/Hangzhou)
En 2018[redakti | redakti fonton]
- 28 marto-02 aprilo: Tri landa kongreso (de Aŭstralio, Indonezio kaj Novzelando) en Bekasi, Indonezio
- 22 aprilo: La 6-a Kongreso de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO)
- 12 Augusto: La 1-a Arta Festivalo de Hanoja Esperanto-Asocio (HANEA)
- 9 Septembro: La 6-a kongreso de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA)
En 2019[redakti | redakti fonton]
- 25-28 aprilo: 9-a Azia Kongreso (Vjetnamio/Danang)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Trezoro Huang Yinbao. “Azio semas, akvumas kaj rikoltas”, en Esperanto n-ro 1307, novembro 2016, p. 235
- ↑ Esperanto en Azio n-ro 91, aprilo 2016, p. 27
- ↑ informo pri komuna vojaĝo de Rusio al la Azia Kongreso en Ĉjuanĝoŭ (esperante)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Inumaru Fumio prezentas la agadojn de KAEM ĉe YouTube
- Intervjuo al So Jinsu, nova prezidanto de KAEM ĉe YouTube
- Azia Klubaro de Esperanto esperante
- Paĝaro de la komisiono en la supre nomita retejo esperante
- Informeto pri la Azia-Oceania Komisiono en UEA-vikio esperante
- malnova ttt-ejo esperante
|