Azia tringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Azia galinaga tringo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Azia tringo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Limnodromus
Specio: L. semipalmatus
Limnodromus semipalmatus
(Blyth, 1848)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Azia tringo, Limnodromus semipalmatus, estas granda vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Ili estas grandaj birdoj -25 ĝis 35 cm longaj kaj pezo de ĉirkaŭ 180 gm-. Plenkreskuloj havas malhelajn krurojn kaj longan rektan bekon, iom pli mallonga ol tiu de la Longbeka tringoLongbeka galinaga tringo. La korpo estas bruna supre kaj ruĝeca sube dum breda plumaro. La kapo montras malhelan strion traokulan, supre alian helan kaj supre malhelan kronon. La vosto havas blankonigran striitan bildon. La vintra plumaro estas griza.

Ties reprodukta medio estas herbejaj humidejoj en interna norda Azio ĉe Mongolio aŭ suda Siberio. Tiuj birdoj migras al sudorienta Azio ĉe Indonezio kaj plej malproksime ĝis norda Aŭstralio, kaj tre eventuale ĉe Novzelando, kvankam ambaŭ zonoj kaj la reprodukta kaj la vintra estas preskaŭ nekonataj. Tiu birdo estas trovata ĉe marbordo dum migrado kaj vintrado.

Tiuj birdoj manĝas per tuŝoprobado en malprofundaj akvoj ĉe mar- aŭ ia ajn akvobordo aŭ en malsekaj sablejoj kaj kotejoj. Ili manĝas ĉefe insektojn, moluskojn, krustulojn kaj marajn vermojn, sd ankaŭ iom da planta materialo.

Eventuala konfuziga specio por tiu birdo ne estas, kiel oni eblus supozi, unu el la amerikaj specioj de Galinaga tringo, kiuj ĉiukaze ne koincidas laŭ teritorioj, ĉar la azia specio estas sufiĉe pli granda. Ĝi pli proksime ŝajnas iu eta Lapona limozo, Limosa lapponica, kvankam la manĝagado de “kudromaŝino” propra de ĉiu Galinaga tringo kaj la voĉalvoko estas diferencigiloj el la alia pli disvastigata birdospecio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]