Saltu al enhavo

Azia palmapuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Azia palmapuso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Cypsiurus
Specio: C. balasiensis
Cypsiurus balasiensis
(Gray,JE, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Azia palmapuso (Cypsiurus balasiensis) estas eta apuso. Ĝi estas tre simila al la Afrika palmapuso, Cypsiurus parvus, kaj ili estis iam konsiderataj la sama specio.

Ĝi estas ofta loĝanto (nemigranta) kaj reproduktanto en tropika Azio el Barato al Filipinoj. La nestomaterialo estas gluita al la reverso de palmo-folio per salivo, kiun estas uzata ankaŭ por sekurigi la kutimajn du aŭ tri ovojn. Tiu estas birdo de malferma kamparo kaj terkultivejoj, kiuj estas tre forte asociaj kun oleopalmoj, de kie venas la nomo de la birdoj de la genro.

Tiu 13cm longa specio estas ĉefe palbruna. Ĝi havas longajn reenkurbajn flugilojn kiuj aspektas kvazaŭ duonluno aŭ bumerango. La korpo estas svelta, kaj la vosto estas longa kaj tre forkoforma, kvankam ĝi estas kutime tre fermita. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj la junuloj diferenciĝas el plenkreskuloj ĉefe pro siaj mallongaj vostoj. Palmapusoj havas tre mallongajn krurojn kiujn ili uzas nur por pendigi sin el vertikalaj surfacoj, ĉar apusoj neniam surteriĝas volonte surgrunden. La voĉo estas laŭta krio.

Tiuj apusoj pasigas plej parton de siaj vivoj en aero, manĝante fluginsektojn per siaj bekoj. Palmapusoj ofte manĝas insektojn proksime de la grundo, kaj trinkas dumfluge.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]