Azio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Azio

Asia (orthographic projection).svg
Mapo de Azio.
Areo 44.579.000 km²
Loĝantoj 4,164,252,000 (1a)[1]
Landoj 37
Dependaj teritorioj 6
Ĉefaj lingvoj ĉina
hinda
bengala
japana
panĝaba
Horzonoj UTC+2 al UTC+12
Plej grandaj urboj Tokio
Seulo
Mumbajo
Nov-Delhio
Osako
v  d  r
Information icon.svg
Satelita komponita bildo de Azio.

Azio, kun 44.579.000 km2, estas la plej granda kontinento de la mondo. Ĝi havis 4,164 milionojn da loĝantoj en la jaro 2011 kaj tiele ĝi estas la plej loĝata kontinento de la mondo. Oni parolas 1780 malsamajn lingvojn en Azio.

Ĝi situas ĉefe en la orienta kaj norda hemisferoj kaj kunhavas la kontinentajn teramasojn de Eŭrazio kun la kontinento Eŭropo. Azio kovras areon de 44,579,000 kvadrataj kilometroj, nome ĉirkaŭ 30% el la totala terareo de la Tero kaj 8.7% el la totala surfaca areo de la Tero. La kontinento, kiu estis dumlonge hejmo de majoritato de la homa loĝantaro[2], estis loko de multaj el la unuaj civilizoj. Azio elstaras ne nur pro sia ĝenerala grando kaj loĝantaro, sed ankaŭ pro densaj kaj grandaj setlejoj same kiel pro amplekse grande loĝataj regionoj ene de kontinento de 4.4 mil milionoj da personoj.

Ĝenerale, Azio limas oriente de la Pacifika Oceano, sude de la Hinda Oceano kaj norde de la Arkta Oceano. La okcidenta limo kun Eŭropo estas historia kaj kultura koncepto, ĉar ne estas klara fizika kaj geografia separoj inter ambaŭ "kontinentoj". La plej ofte komune akceptitaj limoj lokigas Azion oriente de la Sueza Kanalo, la Urala Rivero, kaj la Uralaj Montoj, kaj sude de la Kaŭkazaj Montoj kaj la Kaspia Maro kaj la Nigra Maro.[3]

Ĉinio kaj Hindio alternis kiel la plej grandaj ekonomioj en la mondo el 1 al 1800 p.K. Ĉinio estis ĉefa ekonomia povo kaj allogis multajn orienten,[4][5][6][7] kaj por multaj la legenda riĉo kaj prospero de la antikva kulturo de Hindio personigis Azion,[8] allogante komercon, esploradon kaj koloniismon el Eŭropo. La hazarda malkovro de Ameriko fare de Kolumbo serĉante Hindion pruvas tiun profundan fascinon. La Silka Vojo iĝis la ĉefa komercvojo Orient-Okcidenta en Azio dum la Markolo de Malako elstaras kiel ĉefa marvojo. Azio montris ekonomian dinamismon (ĉefe ĉe Orienta Azio) same kiel fortikan loĝantokreskon dum la 20a jarcento, sed la ĝenerala loĝokresko ekde tiam falis.[9] Azio estis naskoloko de plej el la ĉefaj grandaj religioj, kiaj judismo, kristanismo, islamo, hinduismo, budhismo, konfuceismo, taoismo, ĝajnismo, sikismo, zaratuŝtrismo kaj bahaismo, same kiel de multaj aliaj religioj.

Pro ties grando kaj diverseco, la koncepto de Azio — nomo kiu datas reen el la klasika antikveco — povas fakte rilati pli al homa geografio ol al fizika geografio.[10] Azio estas ege varia laŭlonge kaj ene de siaj regionoj rilate al la etnaj grupoj, kulturoj, medio, ekonomio, historiaj ligoj kaj regosistemoj. Ĝi havas ankaŭ mikson de multaj diferencaj klimatoj gamaj el ekvatora sudo tra varmega dezerto en Mezoriento, moderklimataj areoj en Oriento kaj la ekstrema kontinenta centro al ampleksegaj ĉearktaj kaj polusaj areoj en Siberio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La origina Azio estis la romia provinco Asia en orienta Anatolio, kie estis la urboj Pergamo kaj Efeso.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Azio dividiĝas en kelkajn geografiajn regionojn kaj subregionojn, kies limoj ne koincidas kun la modernaj ŝtatlimoj. Ĉe malsamaj fontoj ili povas nomiĝi diverse kaj havi diversajn signifojn.

Centra Azio - Malgrand-Azio - Mez-Azio - Okcidenta Azio - Orienta Azio - Nordorienta Azio - Suda Azio - Sud-Orienta Azio

La kontinenta termaso situas en la orienta duonsfero norde de la ekvatoro, krom la ĉukotka duoninsulo en orienta Siberio, kiu situas oriente de la internacia datlinio, kaj la sudorientaj insuloj de Indonezio, kiuj situas sur la suda duonsfero de la tero.

Azio estas la plej granda kontinento de la tero. Pro ĉirkaŭ 44,614 milionoj da kvadrataj kilometroj (sen Rusujo 31,7 milionoj da kvadrataj kilometroj) ĝi entenas ĉirkaŭ duonon de la tuta landareo. Kune kun Eŭropo Azio estas parto de la granda kontinento Eŭrazio.

Limoj[redakti | redakti fonton]

Azio estas limigita norde de la Arkta Oceano, oriente de la Pacifiko kaj sude de la Hinda Oceano.

Oriente la limo al Eŭropo konsistas de nordo al sudo el la montaro Uralo, la rivero Uralo, la kaspia Maro, tio estas la kavo de Maniĉ, la Kaŭkazo, la suda bordo de la Nigra Maro kaj Bosporo, Marmora Maro kaj la Dardaneloj. De la Barenca Maro ĝis la Nigra Maro tiu limo longas ĉirkaŭ 2.700 km. Azio estas ligita al Afriko norde de la Ruĝa Maro de la ĉe Suezo 145 km larĝa duoninsulo Sinajo.

Nordoriente troviĝas la kontinentaj termasoj de Azio kaj Nordameriko disigitaj de la iom pli ol 80 km larĝa Beringa Markolo.

Sudoriente la indonezia insularo ligas la kontinenton al Aŭstralio.

La marbordoj de Azio longas ĉirkaŭ 82.300 km, el kiuj 15.900 km bordas la Arktan Oceanon, 27.300 km la Pacifikon, 33.600 km la Hindan Oceanon kaj ĉirkaŭ 5.500 km la Mediteraneon kaj la Nigran Maron.

Ekstremejoj[redakti | redakti fonton]

La geografia centro de Azio en Kizil, Rusujo.
  • La geografia centro de Azio situas laŭ kalkulo de la brita geografo Douglas Carruthers[11] el la frua 20-a jarcento ĉe Kizil en la aŭtonoma rusa respubliko Tuvio en suda Siberio ĉe la kunfluejo de la granda kaj la malgranda Jenisejo-j.
  • La plej norda punkto de la kontinento estas la kabo Ĉeljuskin (77° 40′ N) sur la duoninsulo Tajmiro en Siberio.
  • La plej suda punkto de la kontinento estas la ŝtato Johor ĉe la pinto de la Malaja duoninsulo, la plej sudorientaj insuloj de la indonezia insularo troviĝas eĉ sur la suda duonsfero de la tero.
  • La plej okcidenta punkto estas la kabo Baba en Malgrand-Azio (26° 4′ E).
  • La plej orienta punkto troviĝas ĉe la kabo Deĵnjov (169° 44′ Ŭ) sur la Ĉuĉuka duoninsulo en orienta Siberio.

Riveroj kaj lagoj[redakti | redakti fonton]

Riveroj[redakti | redakti fonton]

Riveroj, kiuj enfluas en la Arktan Oceanon[redakti | redakti fonton]
Ŝiplevejo ĉe la Jenisejo ĉe Divnogorsk.

La plej gravaj riveroj de Siberio fluas de sudo al nordo en la arktan oceanon. Tio malhelpis la malfermon de Siberio, ĉar ne eblas surakva ligo de okcidento al oriento. krome la riveroj navigeblas nur somere. Tamen riveroj havas gravan ekonomian signifon por la provizado de la regionoj situantaj norde de la transsiberia fervojo.

La plej gravaj siberiaj riveroj de okcidento al oriento estas

Riveroj, kiuj enfluas en la Pacifikon[redakti | redakti fonton]
Flava rivero ĉe Lanzhou.
Pejzaĝo ĉe la Mekongo.

La Amuro estas 2.824 km longa rivero en Ĉinujo kaj Rusujo, kiu enfluas en la Pacifikon. La rivero estiĝas ĉirkaŭ 65 km okcidente de la kantono Mohe pro la kunfluo de la Arguno kaj de la Ŝilka. La Amuro estas limrivero inter Rusujo kaj Ĉinujo.

La Flava Rivero, ĉine Huang He estas rivero en la nordo de la popolrespubliko de Ĉinujo. Ĝi estas 5.464 km kaj tial la dua plej longa rivero de Ĉinujo. La fonto de la Flava Rivero troviĝas en Tibeto, ĉirkaŭ 200 km norde de la duona linio inter Lasao kaj Xining.

La Jangzio estas pro sia longeco de 6.380 km la plej longa rivero de Azio, kaj post la Nilo kaj la Amazono la plej longa rivero de la mondo. 2.800 km de la Jangzio estas navigeblaj.

La Mekongo estas rivero en sudorienta Azio. La indikoj pri ĝia longeco varias inter 4.350 km kaj ĝis 4.909 km.

Riveroj, kiuj enfluas en la Hindan Oceanon[redakti | redakti fonton]
La Iravadio ĉe la templo Minguin en Birmo.
Riverujo de la Induso ĉe Skardu.

La 2.092 km longa Iravadio estas rivero en sudorienta Azio. Ĝi fontas en la sudoriento de Tibeto kaj enfluas en la Andamanan maron ĉirkaŭ 150 ĝis 180 km sudokcidente de Ranguno, urbo en Birmo.

La rivero Gango havas longecon de 2.511 km. Ĝi trafulas Hindion kaj Bangladeŝon. Post trafluo de grandega enfluejo ĝi atingas, kiel ankaŭ la 2998 km longa Bramaputro la golfon de Bengalo kaj tiel la Hindan Oceanon.

La Induso estas pro siaj 3.180 km la plej longa rivero de la hinda subkontinento kaj la plej grava rivero de Pakistano. La nomo Hindujo devenas de la nomo de tiu rivero.

Lagoj[redakti | redakti fonton]

Senelfluaj lagoj[redakti | redakti fonton]

La Aralo estas senelflua salakva lago, kiu situas po duono en Kazaĥio kaj Uzbekio. Ĝi troviĝas en centra Azio meze de grandaj dezertoj kaj stepoj. Iam pro ĉirkaŭ 66.900 km² la Aralo estis la kvara plej granda lago de la mondo. Sed pro homa agado kaj por akvumigi dezerton malpli kaj malpli da akvo atingas la lagon.

La Balkaŝo, kio signifas marĉlago estas senelflua lago en la dezerteca stepo de orienta Kazaĥio. La lago estas ĝis 18.428 km² granda.

La Morta Maro estas ĉirkaŭ 600 km² granda senelflua salakva lago situanta en la fosaĵego de la Jordano, norda sekvo de la granda afrika rifto.

La Isik-Köl en Kirgizio estas post la sudamerika lago Titikako la dua plej granda montara lago de la mondo, pro areo de 6.236 km².

La lago Van estas la plej granda lago de Turkio kaj situas en la oriento de la lando.

La Urmia estas la plej granda ena lago de Irano. Ĝi situas je alteco de 1.280 m super la maro. Ĝi ne havas elfluon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Azio.
Detalo de Ĉina silko de la 4a jarcento a. K. La tipika komerco de silko tra la Silka Vojo konektis diversajn regionojn Ĉinajn, Baratajn, Centraziajn kaj Okcidentaziajn al Eŭropo kaj Afriko.

La marborda periferio de Azio estis la hejmo de kelkaj de la plej fruaj konataj civilizacioj de la mondo: ĉiuj el la tri regionoj evoluigis fruajn civilizaciojn ĉirkaŭ fekundaj riveraj valoj. Ĉi tiuj valoj estis fekundaj ĉar la grundo estis riĉa kaj povis porti multajn radikajn kultivaĵojn. La civilizacioj en Mezopotamio, la Indusa Valo kaj Ĉinujo estis tre similaj kaj probable interŝanĝis teknologiojn kaj ideojn kiel matematikon kaj la radon. Aliaj ideoj kiel tiu de skribo probable evoluis unuope en ĉiu areo. Urboj, ŝtatoj kaj poste imperioj evoluis en tiuj malaltaj regionoj.

En la stepa regiono longe loĝis surĉevalaj nomadoj kaj de la centraj stepoj ili povis atingi ĉiujn areojn de Azio. La nordan parton de la kontinento, kovrantan multe da Siberio ankaŭ ne povis aliri la stepaj nomadoj pro la densaj arbaroj kaj pro la tundro. Tiuj areoj en Siberio estis tre maldense loĝataj.

La centron kaj la periferion malkunigis montoj kaj dezertoj. La Kaŭkazo, la Himalajo, la Karakuma Dezerto kaj la Gobia Dezerto estis baroj kiujn la stepaj ĉevalistoj nur povis transiri malfacile. Dum teknologie kaj kulture la urbaj loĝantoj estis pli altnivelaj, ili povis fari malmulton por milite defendi sin kontraŭ la surĉevalaj hordoj de la stepo. Tamen, la (geografie) malaltaj regionoj ne havis sufiĉan herbaĵon por subteni grandan surĉevalan soldataron. Kaj tiel la nomadoj kiuj konkeris ŝtatojn en Okcidenta Azio estis baldaŭ devigitaj adapti sin al la lokaj socioj.

La historio de Azio prezentis gravajn evoluadojn viditajn en aliaj partoj de la mondo, samkiel eventojn kiuj influis tiujn aliajn regionojn. Ĉi tiuj inkluzivigas la komercon de la Silka Vojo, kiu disvastigis kulturojn, lingvojn, religion kaj malsanon dum Afrika-Eŭrazia komerco. Alia grava avanco estis la novaĵo de pulvo en mezepoka Ĉinujo, kiu kaŭzis altnivelan militadon pro la uzo de pafiloj.

Civilizoj[redakti | redakti fonton]

Elfosejo de Göbekli Tepe.

Templan areon en sudorienta Turkujo ĉe Göbekli Tepe, kun verŝajna dato ĉirkaŭ 10000 a. K., oni vidis kiel la komencon de la kulturo "Novŝtonepoka 1". Tiu ejo estis estigita de nomadaj ĉasistoj-kolektistoj; tion oni scias pro tio ke estas ne konstanta domaro en la proksimaĵoj. Tiu templa ejo estas la plej malnova konata homfarita adorejo. De 8500–8000 a. K. farmantaj komunumoj komencis disvastiĝi al Anatolio, Norda Afriko kaj norda Mezopotamio.

Komence de la historia epoko (do proksimume ekde 3000 a. K.), en suda Mezopotamio vivis la Sumeranoj. Komence ĉiu urbo estis sendependa ŝtato, kiun regis urba reĝo nomata “granda viro” (“Lugal”). La urbestro ankaŭ estis templestro. Ekde ĉirkaŭe 2800 a. K. malrapide venis Sumeren Semidoj; ekde proksimume la sama epoko, oni ankaŭ konstruis la famajn ziguratojn, pluretaĝajn templojn.[12]

Ruinoj de Mohenjo-Daro, Pakistano.

La Induso-civilizacio estis Bronzepoka civilizacio (3300–1300 a. K.; matura periodo 2600–1900 a. K.), kiu estis centrita plejparte en la okcidenta parto de la Bharata Subkontinento; oni konsideras, ke frua formo de hinduismo estis elfarita de tiu civilizacio. Kelkaj de la grandaj urboj de ĉi tiu civilizacio estas Harapo kaj Mohenĝo-daro, kiuj havis altan nivelon de urba planado kaj de artoj.[13][13] La proo de la detruo de tiuj regionoj ĉirkaŭ 1700 a. K. diskuteblas, kvankam indicoj sugestas, ke ĝi estis kaŭzita de naturaj katastrofoj (precipe inundoj) kaj de Hindeŭropaj invadantoj.[14] Tiujn invadantojn oni ofte nomas la Arjoj kaj ilia superregado kreis la Vedan civilizon, kiu daŭris ĉirkaŭe de 1500 a. K. al 500 a. K. Dum tiu periodo, la Sanskrita lingvo evoluis kaj la Vedoj estis skribitaj, himnoj kiuj rakontis pri Arjaj dioj kaj militoj. Tio estis la bazo por la Arja religio, kiu poste evoluis je Hinduismo, religio bazita sur la kasta sistemo de klaso (kiu konsistis el la kvar varnoj), sur la brahmana sacerdoceco kaj sur la evoluanta duon-monoteismo.[15]

En 729 a. K. la Asiria reĝo Tiglatpilezero la 3-a, jam reĝo de malsuda Mezopotamio, de Sirio, kaj de partoj de Fenicujo kaj de Palestino, iĝis reĝo de Babilono. Post la morto de la Asiria reĝo Asurbanipal (626 a. K.), Nabopolasaro de Babilono militprenis kaj detruis ĉiujn Asiriajn urbojn, kun helpo de Kjaksaro de Medujo. Nabopolasaro regis Mezopotamion, Sirion kaj Palestinon inter 625 kaj 605 a. K.

La Aĥemenida Imperio ĉirkaŭ la jaro 500 a.K..

La Aĥemenida dinastio de la Persa imperio, fondita de Kiro la 2-a, regis areon de Helenujo kaj de Turkujo al la Induso kaj al Centra Azio inter la 6-a kaj 4-a jarcentoj a. K. Persa politiko inkluzivis toleremon por aliaj kulturoj, tre centran registaron kaj gravajn infrastrukturajn evoluigojn. Poste, sub Dario la Granda, la teritoriojn oni enigis, burokratismon evoluigis, al la nobeloj asignis militistajn poziciojn, impostan kolekton zorgeme organizis kaj spionojn uzis por certigi la lojalecon de regionaj oficialuloj. La persa Imperio estis sukcesa pri establi pacon kaj stabilecon en Okcidenta Azio kaj havis gravan influon pri arto, pri politiko (influante Helenismajn gvidantojn) kaj pri religio. Aleksandro la Granda konkeris tiun imperion en la 4-a jarcento a. K., kreante la nelongan Helenisman periodon. Li estis nekapabla establi stabilecon kaj post lia morto, Persujo rompis je malgrandaj, malfortaj dinastioj inkluzivantaj la Seleŭkidan Imperion, sekvitan de la Parta Imperio. Je la fino de la "Klasika epoko", Persujo estis restabiligita je la Sasanida Imperio, ankaŭ konata kiel la dua persa Imperio.

La epokon, en Bharato, de la Maŭrja kaj de la Gupta imperioj, oni nomas la Ora Epoko de Barato; ili estis markitaj de multaj inventaĵoj kaj eltrovoj en scienco, teknologio, arto, religio, kaj filozofio, kiuj kristaligis la elementojn de tio, kio estas ĝenerale konata kiel Barata kulturo.

Militistoj de la Terakota armeo de la Qin-Dinastio.

La Zhou-dinastio uzis feŭdan sistemon donante potencon al lokaj nobeloj kaj fidante je ilia lojaleco por kontroli ĝian grandan teritorion. Rezulte, la ĉina registaro dum tiu tempo estis malcentra kaj malforta kaj ofte malmulton la imperiestro povis fari por solvi naciajn aferojn. La Qin-Dinastio (ĉine: 秦朝; pinyin: Qín Cháo) estis la unua reganta dinastio de Imperia Ĉinujo; ĝi daŭris de 221 al 207 a. K.[16] La nova Imperiestro aboliciis la feŭdan sistemon kaj rekte nomumis burokration, kiu devu fidi je li por potenco. La Han-Dinastio (simpligita ĉina: 汉朝; tradicia ĉina: 漢朝; pinyin: Hàn Cháo ; 206 a. K. – 220 p. K.) estis la dua imperia dinastio de Ĉinujo, antaŭirita de la Qin-Dinastio kaj postirita de la Tri reĝlandoj (220–265).

Post la klasika epoko diversaj imperioj en diversaj epokoj etendiĝis tra diversaj mondoregionoj en Azio, kiaj la Mongola Imperio, la Mogola Imperio, Islamo el la 7a jarcento, la Rusa Imperio al Siberio ekde la 19a jarcento, la Japana Imperio dum la unua duono de la 20a jarcento ktp.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Pro pli ol 4.164 milionoj da enloĝantoj, Azio estas la plej loĝata kontinento de la tero. La meza loĝdenso estas ĉirkaŭ 87 loĝantoj/km².

Orienta Azio havis pro multo la plej fortan ĝeneralan plialtigon de la indico de homa disvolviĝo (IHD) de ajna regiono en la mondo, preskaŭ duoble averaĝe atingo de IHD dum la pasintaj 40 jaroj, laŭ la analizoj pri sano, eduko kaj enspezo. Ĉinio, ladua plej alta atinganto en la mondo en terminoj de plibonigo de la IHD ekde 1970, estas la nura lando el la listo de "10 Pintoj" pro enspezo pli ol atingoj en sano aŭ eduko. Ties propersona enspezo pliiĝis laŭ rimarkinda 21-oble dum la lastaj kvar jardekoj, ankaŭ eligante centojn de milionojn ekster la malriĉo. Tamen ĝi ne estas inter la pintaj plenumantoj de la regiono en plibonigo de lerneja aliro kaj vivodaŭro.[17]

Nepalo, lando de Suda Azio, aperas kiel unu el la plej rapidaj kreskantaj movantoj el la mondo ekde 1970 ĉefe pro atingoj en sano kaj eduko. Ties nuna vivdaŭro estas 25 jarojn pli longa ol en la 1970-aj jaroj. Pli ol kvar el ĉiu kvin infanoj de lerneja aĝo en Nepalo nune iras al bazlernejo, kompare kun nur unu el kvin antaŭ 40 jaroj.[18]

Japanio kaj Suda Koreio rangis inter landoj grupigitaj en la IHD (nombroj 11a kaj 12a en la mondo, kiuj estas en la kategorio de "tre alta homa disvolvigo"), sekvita de Hongkongo (21a) kaj Singapuro (27a). Afganio (155a) rangis la plej malaltaj inter la landoj de Azio el la 169 landoj taksitaj.[19]

Landoj de Azio[redakti | redakti fonton]

Ŝtatoj en Azio laŭ alfabeta ordo:

Ŝtato Ĉefurbo Areo (km2) Loĝantaro
Flago-de-Afganio.svg Afganio Kabulo 652 864 33.6 mln
Flago-de-Armenio.svg Armenio Erevano 29 000 3.7 mln
Flago-de-Azerbajĝano.svg Azerbajĝano Bakuo 86 600 9.2 mln
Flago-de-Barejno.svg Barejno Manamo 750 1.0 mln
Flago-de-Bangladeŝo.svg Bangladeŝo Dako 144 000 147.4 mln
Flago-de-Barato.svg Barato Nov-Delhio 3 287 590 1 095.4 mln
Flago-de-Birmo.svg Birmo Pjinmano 676 578 48.8 mln
Flago-de-Brunejo.svg Brunejo Bandar-Seri-Begavano 5 765 370 mil
Flago-de-Butano.svg Butano Timbuo 47 000 672 mil
Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio Pekino 9 596 960 1 349.6 mln
Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj Manilo 300 000 84.5 mln
Flago-de-Indonezio.svg Indonezio Ĝakarto 1 919 440 234.7 mln
Flago-de-Irako.svg Irako Bagdado 434 128 28.9 mln
Flago-de-Irano.svg Irano Tehrano 1 648 000 75.1 mln
Flago-de-Israelo.svg Israelo Jerusalemo 242 145 8.1 mln
Flago-de-Japanio.svg Japanio Tokio 377 944 127.3 mln
Flago-de-Jemeno.svg Jemeno Sanao 528 000 15 mil
Flago-de-Jordanio.svg Jordanio Amano 89 206 4 mil
Flag of Cambodia.svg Kamboĝo Pnom-Peno 181 040 10 mil
Flago-de-Kartvelio.svg Kartvelio Tbiliso 69 700 4.9 mln
Flago-de-Kataro.svg Kataro Doho 10 400 642 mil
Flago-de-Kazaĥio.svg Kazaĥio Astano 2 717 000 16.2 mln
Flago-de-Kipro.svg Kipro Nikozio 9 251 802 mil
Flago-de-Kirgizio.svg Kirgizio Biŝkeko 198 500 5.4 mln
Flago-de-Kuvajto.svg Kuvajto Kuvajturbo 20 200 1.7 mln
Flago-de-Laoso.svg Laoso Vjentiano 236 800 5.6 mln
Flago-de-Libano.svg Libano Bejruto 10 400 4.8 mln
Flago-de-Malajzio.svg Malajzio Kuala-Lumpuro 329 758 28.3 mln
Flago-de-la-Maldivoj.svg Maldivoj Maleo 298 349 mil
Flago-de-Mongolio.svg Mongolio Ulaanbaataro 1 564 116 2.8 mln
Flago-de-Nepalo.svg Nepalo Katmanduo 147 181 29.3 mln
Flago-de-Norda-Koreio.svg Nord-Koreio Pjongjango 120 500 23.3 mln
Flago-de-Omano.svg Omano Maskato 212 457 3.0 mln
Flago-de-Orienta-Timoro.svg Orienta Timoro Dilo 14 874 1.1 mln
Flago-de-Pakistano.svg Pakistano Islamabado 880 254 167.8 mln
Flago-de-Rusio.svg Rusio Moskvo 17 075 400 entute, 37 600 000 en Azio 143.0 mln
Flago-de-Sauda Arabio.svg Sauda Arabio Riado 2 149 690 28.7 mln
Flago-de-Singapuro.svg Singapuro Singapuro 693 5.0 mln
Flago-de-Sirio.svg Sirio Damasko 185 180 19.7 mln
Flago-de-Srilanko.svg Srilanko Sri Jayawardenapura Kotte 65 610 20.2 mln
Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio Seulo 100 032 48.8 mln
Flago-de-Taĝikio.svg Taĝikio Duŝanbeo 143 100 7.2 mln
Flago-de-Tajlando.svg Tajlando Bankoko 513 115 67.4 mln
Flago-de-Turkio.svg Turkio Ankaro 780 580 73.2 mln
Flago-de-Turkmenio.svg Turkmenio Aŝgabato 488 100 5.0 mln
Flago-de-UAE.svg Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Abu-Dabio 83 600 7.5 mln
Flago-de-Uzbekio.svg Uzbekio Taŝkento 447 400 27.7 mln
Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio Hanojo 329 560 82.7

Neagnoskitaj kaj parte agnoskitaj ŝtatoj:

Dependaj aŭ okupitaj teritorioj:

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Singapuro havas unu el la plej aktivaj havenoj en la mondo kaj estas la kvara plej granda komerccentroj de la mondo.

Azio havas la duan plej grandan nominalan MEP de ĉiuj kontinentoj, post Eŭropo, sed la plej grandan kiam mezurite en aĉetpovegaleco. Aktuale en 2011, la plej grandaj ekonomioj en Azio estas Ĉinio, Japanio, Barato, Sud-Koreio kaj Indonezio.[20] Surbaze de Global Office Locations 2011, Azio dominis la oficejajn lokigojn kun 4 el supraj 5 kiuj estis en Azio, nome Honkongo, Singapuro, Tokio, Seulo kaj Ŝanhajo. Proksimume 68 procentoj de internaciaj firmaoj havas oficejon en Honkongo.[21]

En la fino de 1990-aj jaroj kaj komenco de 2000-aj jaroj, la ekonomioj de la Ĉinio[22] kaj Barato kreskis rapide, ambaŭ kun meza jarkreskofteco de pli ol 8%. Aliaj lastatempaj tre altaj kreskiĝintaj landoj en Azio inkludas Israelon, Malajzion, Indonezion, Bangladeŝon, Tajlandon, Vjetnamion, Mongolion, Uzbekion, Kipron kaj Filipinion, kaj mineralriĉajn (inklude nafton) landojn kiaj ekzemple Kazaĥio, Turkmenio, Irano, Brunejo, Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj, Kataro, Kuvajto, Saud-Arabio, Barejno kaj Omano.

Laŭ ekonomika historiisto Angus Maddison en aia libro The World Economy: Millennial Perspective, Hindio havis la plej grandan ekonomion de la mondo dum 0 a.K. kaj 1000 a.K.[23][24] Ĉinio estis la plej granda kaj plej progresinta ekonomio sur la tero por multo da registrita historio,[25][26][27][28] ĝis la Brita Imperio (ekskludante Hindion) preterpasis ĝin en la mezo de la 19-a jarcento. Dum pluraj jardekoj en la komenco de la 20-a jarcento Japanio estis la plej granda ekonomio en Azio kaj dua plej granda de iu ununura nacio en la mondo, post superado fare de Sovet-Unio (mezurita en retmateriala produkto) en 1986 kaj Germanio en 1968 (NB: Kelkaj superŝtataj ekonomioj estas pli grandaj, kiel ekzemple la Eŭropa Unio (EU), la NAFTA (NAFTA) aŭ APEC). Tio finiĝis en 2010 kiam Ĉinio preterpasis Japanion por iĝi la due plej granda ekonomio de la mondo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Continents of the World". The List. Worldatlas.com. Arkivita el la originalo la 22an de Julio 2011. [1] Alirita la 25an de Julio 2011.
  2. "Asia's First Civilizations - India And China" [2] Alirita la 14an de Septembro 2016.
  3. National Geographic Atlas of the World (7a eld.). Washington, DC: National Geographic. 1999. ISBN 978-0-7922-7528-2. "Europe" (pp. 68–9); "Asia" (pp. 90–1): "A commonly accepted division between Asia and Europe is formed by the Ural Mountains, Ural River, Caspian Sea, Caucasus Mountains, and the Black Sea with its outlets, the Bosporus and Dardanelles."
  4. "Professor M.D. Nalapat. Ensuring China's "Peaceful Rise". [3] Alirita la 22an de Januaro, 2016.".
  5. "Dahlman, Carl J; Aubert, Jean-Eric. China and the Knowledge Economy: Seizing the 21st Century. WBI Development Studies. World Bank Publications. [4] Alirita la 22an de Januaro, 2016.".
  6. "The Real Great Leap Forward. The Economist. Sept 30, 2004". The Economist. [5] Alirita la 22an de Januaro, 2016.
  7. "Chris Patten. Financial Times. Comment & Analysis: Why Europe is getting China so wrong. [6] Alirita la 22an de Januaro, 2016.". Arkivita el la originalo la 5an de Marto 2008.
  8. [7] Alirita la 22an de Januaro, 2016.
  9. "Like herrings in a barrel". The Economist. The Economist online, The Economist Group (Millennium issue: Population). 23a de Decembro 1999. [8] Alirita la 14an de Septembro 2016.
  10. "Asia". AccessScience. McGraw-Hill. Arkivita el a originalo en 27a de Novembro 2011. [9] Alirita la 26an de Julio 2011.
  11. Unknown Mongolia: A Record of Travel and Exploration in North-West Mongolia and Dzungaria; Douglas Carruthers; Hutchinson & Co., 1914, ISBN 81-206-0857-7
  12. Kinder, Hermann kaj Hilgemann, Werner: dtv-Atlas zur Weltgeschichte, Deutscher Taschenbuch Verlag, 1964 (1986)
  13. 13,0 13,1 Mughal, Muhammad Aurang Zeb (2011).
  14. "The Indus Valley Civilisation".
  15. Stearns, 2011, paĝo 68
  16. Stearns 2011, p. 42.
  17. "2010 Human Development Report: Asian countries lead development progress over 40 years" (PDF). UNDP. [10] Alirita la 15an de Septembro 2016.
  18. "2010 Human Development Report: Asian countries lead development progress over 40 years" (PDF).
  19. "2010 Human Development Report: Asian countries lead development progress over 40 years" (PDF).
  20. http://www.aneki.com/countries2.php?t=Largest_Economies_in_Asia&table=fb126&places=2&unit=*&order=desc&dependency=independent&number=5&cntdn=n&r=-201-202-203-204-205-206-207-208-209-210-211-212-116-214-215-216-217-218-219-220&c=asia&measures=Country--GDP&units=*--$*&decimals=*--* | 5 largest economies in Asia
  21. Hong Kong, Singapore, Tokyo World's Top Office Destinations | CFO innovation ASIA
  22. Five Years of China's WTO Membership. EU and US Perspectives on China's Compliance with Transparency Commitments and the Transitional Review Mechanism, Legal Issues of Economic Integration, Kluwer Law International, Volume 33, Number 3, pp. 263–304, 2006. by Paolo Farah
  23. The World Economy: Historical Statistics, Angus Maddison
  24. http://www.theworldeconomy.org/MaddisonTables/MaddisontableB-18.pdf
  25. Professor M.D. Nalapat. Ensuring China's "Peaceful Rise". Alirita la 30an de Januaro 2008. Bharat-rakshak.com (11-a de septembro 2001). Alirita 1-a junio 2010.
  26. Dahlman, Carl J; Aubert, Jean-Eric. China and the Knowledge Economy: Seizing the 21st century. WBI Development Studies. World Bank Publications. Accessed 30a Januaro 2008. Eric.ed.gov. Alirita 1-a de junio 2010.
  27. "The Real Great Leap Forward. The Economist. 30a Septembro 2004", The Economist, 30a Septembro 2004. Kontrolita 1-a Junio 2010.
  28. Chris Patten. Financial Times. Comment & Analysis: Why Europe is getting China so wrong. Alirita la 30an de Januaro 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]