Azio
Azio | ||
---|---|---|
Mapo de Azio. | ||
Areo | 44.579.000 km² | |
Loĝantoj | 4.050.404.000 | |
Landoj | 37 | |
Dependaj teritorioj | 6 | |
Ĉefaj lingvoj | ĉina hinda bengala japana panĝaba | |
Horzonoj | UTC+2 al UTC+12 | |
Plej grandaj urboj | Tokio Seoul Mumbajo Nov-Delhio Osako | |
Azio, kun 44.020.000 km2, estas la plej granda kontinento de la mondo. Ĝi havis 3.688 milionojn da loĝantoj en la jaro 2000. Oni parolas 1780 malsamajn lingvojn en Azio. Multaj grandaj religioj, kiel judismo, kristanismo, islamo, hinduismo, budhismo, kaj la bahaa Kredo komenciĝis en Azio.
Geografio
Azio dividiĝas en kelkajn geografiajn regionojn kaj subregionojn, kies limoj ne koincidas kun la modernaj ŝtatlimoj. Ĉe malsamaj fontoj ili povas nomiĝi diverse kaj havi diversajn signifojn.
- Centra Azio - Malgrand-Azio - Mez-Azio - Okcidenta Azio - Orienta Azio - Nordorienta Azio - Suda Azio - Sud-Orienta Azio
La kontinenta termaso situas en la orienta duonsfero norde de la ekvatoro, krom la ĉukotka duoninsulo en orienta Siberio, kiu situas oriente de la internacia datlinio, kaj la sudorientaj insuloj de Indonezio, kiuj situas sur la suda duonsfero de la tero.
Azio estas la plej granda kontinento de la tero. Pro ĉirkaŭ 44,614 milionoj da kvadrataj kilometroj (sen Rusujo 31,7 milionoj da kvadrataj kilometroj) ĝi entenas ĉirkaŭ duonon de la tuta landareo. Kune kun Eŭropo Azio estas parto de la granda kontinento Eŭrazio.
Limoj
Azio estas limigita norde de la Arkta Oceano, oriente de la Pacifiko kaj sude de la Hinda Oceano.
Oriente la limo al Eŭropo konsistas de nordo al sudo el la montaro Uralo, la rivero Uralo, la kaspia Maro, tio estas la kavo de Maniĉ, la Kaŭkazo, la suda bordo de la Nigra Maro kaj Bosporo, Marmora Maro kaj la Dardaneloj. De la Barenca Maro ĝis la Nigra Maro tiu limo longas ĉirkaŭ 2.700 km. Azio estas ligita al Afriko norde de la Ruĝa Maro de la ĉe Suezo 145 km larĝa duoninsulo Sinajo.
Nordorienta troviĝas la kontinentaj termasoj de Azio kaj Nordameriko disigitaj de la iom pli ol 80 km larĝa Beringa Markolo.
Sudoriente la indonezia insularo ligas la kontinenton al Aŭstralio.
La marbordoj de Azio longas ĉirkaŭ 82.300 km, el kiuj 15.900 km bordas la Arktan Oceanon, 27.300 km la Pacifikon, 33.600 km la Hindan Oceanon kaj ĉirkaŭ 5.500 km la Mediteraneon kaj la Nigran Maron.
Ekstremejoj
- La geografia centro de Azio situas laŭ kalkulo de la brita geografo Douglas Carruthers[1] el la frua 20-a jarcento ĉe Kizil en la aŭtonoma rusa respubliko Tuvio en suda Siberio ĉe la kunfluejo de la granda kaj la malgranda Jenisejo-j.
- La plej norda punkto de la kontinento estas la kabo Ĉeljuskin (77° 40′ N) sur la duoninsulo Tajmiro en Siberio.
- La plej suda punkto de la kontinento estas la ŝtato Johor ĉe la pinto de la Malaja duoninsulo, la plej sudorientaj insuloj de la indonezia insularo troviĝas eĉ sur la suda duonsfero de la tero.
- La plej okcidenta punkto estas la kabo Baba en Malgrand-Azio (26° 4′ E).
- La plej orienta punkto troviĝas ĉe la kabo Deŝnev (169° 44′ Ŭ) sur la Ĉuĉuka duoninsulo en orienta Siberio.
Riveroj kaj lagoj
Riveroj
Riveroj, kiuj enfluas en la Arktan Oceanon
La plej gravaj riveroj de Siberio fluas de sudo al nordo en la arktan oceanon. Tio malhelpis la malfermon de Siberio, ĉar ne eblas surakva ligo de okcidento al oriento. krome la riveroj navigeblas nur somere. Tamen riveroj havas gravan ekonomian signifon por la provizado de la regionoj situantaj norde de la transsiberia fervojo.
La plej gravaj siberiaj riveroj de okcidento al oriento estas
Riveroj, kiuj enfluas en la Pacifikon
La Amuro estas 2.824 km longa rivero en Ĉinujo kaj Rusujo, kiu enfluas en la Pacifikon. La rivero estiĝas ĉirkaŭ 65 km okcidente de Mohe pro la kunfluo de la Arguno kaj de la Ŝilka. La Amuro estas limrivero inter Rusujo kaj Ĉinujo.
La Flava Rivero, ĉine Huang He estas rivero en la nordo de la popolrespubliko de Ĉinujo. Ĝi estas 5.464 km kaj tial la dua plej longa rivero de Ĉinujo. La fonto de la Flava Rivero troviĝas en Tibeto, ĉirkaŭ 200 km norde de la duona linio inter Lasao kaj Xining.
La Jangzio estas pro sia longeco de 6.380 km la plej longa rivero de Azio, kaj post la Nilo kaj la Amazono la plej longa rivero de la mondo. 2.800 km de la Jangzio estas navigeblaj.
La Mekongo estas rivero en sudorienta Azio. La indikoj pri ĝia longeco varias inter 4.350 km kaj ĝis 4.909 km.
Riveroj, kiuj enfluas en la Hindan Oceanon
La 2.092 km longa Iravadio estas rivero en sudorienta Azio. Ĝi fontas en la sudoriento de Tibeto kaj enfluas en la Andamanan maron ĉirkaŭ 150 ĝis 180 km sudokcidente de Ranguno, urbo en Birmo.
La rivero Gango havas longecon de 2.511 km. Ĝi trafulas Hindion kaj Bangladeŝon. Post trafluo de grandega enfluejo ĝi atingas, kiel ankaŭ la 2998 km longa Bramaputro la golfon de Bengalo kaj tiel la Hindan Oceanon.
La Induso estas pro siaj 3.180 km la plej longa rivero de la hinda subkontinento kaj la plej grava rivero de Pakistano. La nomo Hindujo devenas de la nomo de tiu rivero.
Lagoj
Senelfluaj lagoj
La Aralo estas senelflua salakva lago, kiu situas po duono en Kazaĥio kaj Uzbekio. Ĝi troviĝas en centra Azio meze de grandaj dezertoj kaj stepoj. Iam pro ĉirkaŭ 66.900 km² la Aralo estis la kvara plej granda lago de la mondo. Sed pro homa agado kaj por akvumigi dezerton malpli kaj malpli da akvo atingas la lagon.
La Balkaŝo, kio signifas marĉlago estas senelflua lago en la dezerteca stepo de orienta Kazaĥio. La lago estas ĝis 18.428 km² granda.
La Morta Maro estas ĉirkaŭ 600 km² granda senelflua salakva lago situanta en la fosaĵego de la Jordano, norda sekvo de la granda afrika rifto.
La Isik-Köl en Kirgizio estas post la sudamerika lago Titikako la dua plej granda montara lago de la mondo, pro areo de 6.236 km².
La lago Van estas la plej granda lago de Turkio kaj situas en la oriento de la lando.
La Urmia estas la plej granda ena lago de Irano. Ĝi situas je alteco de 1.280 m super la maro. Ĝi ne havas elfluon.
Historio
La origina Azio estis la romia provinco Asia en orienta Anatolio, kie estis la urboj Pergamo kaj Efeso.
Landoj de Azio
Ŝtatoj en Azio laŭ alfabeta ordo:
Ŝtato | Ĉefurbo | Areo (km2) | Loĝantaro |
---|---|---|---|
Afganio | Kabulo | 652 864 | 33.6 mln |
Armenio | Erevano | 29 000 | 3.7 mln |
Azerbajĝano | Bakuo | 86 600 | 9.2 mln |
Barejno | Manamo | 750 | 1.0 mln |
Bangladeŝo | Dako | 144 000 | 147.4 mln |
Barato | Nov-Delhio | 3 287 590 | 1 095.4 mln |
Birmo | Pjinmano | 676 578 | 48.8 mln |
Brunejo | Bandar-Seri-Begavano | 5 765 | 370 mil |
Butano | Timbuo | 47 000 | 672 mil |
Ĉinio | Pekino | 9 596 960 | 1 349.6 mln |
Filipinoj | Manilo | 300 000 | 84.5 mln |
Indonezio | Ĝakarto | 1 919 440 | 234.7 mln |
Irako | Bagdado | 434 128 | 28.9 mln |
Irano | Tehrano | 1 648 000 | 75.1 mln |
Israelo | Jerusalemo | 242 145 | 8.1 mln |
Japanio | Tokio | 377 944 | 127.3 mln |
Jemeno | Sanao | 528 000 | 15 mil |
Jordanio | Amano | 89 206 | 4 mil |
Kamboĝo | Pnom-Peno | 181 040 | 10 mil |
Kartvelio | Tbiliso | 69 700 | 4.9 mln |
Kataro | Doho | 10 400 | 642 mil |
Kazaĥio | Astano | 2 717 000 | 16.2 mln |
Kipro | Nikozio | 9 251 | 802 mil |
Kirgizio | Biŝkeko | 198 500 | 5.4 mln |
Kuvajto | Kuvajturbo | 20 200 | 1.7 mln |
Laoso | Vjentiano | 236 800 | 5.6 mln |
Libano | Bejruto | 10 400 | 4.8 mln |
Malajzio | Kuala-Lumpuro | 329 758 | 28.3 mln |
Maldivoj | Maleo | 298 | 349 mil |
Mongolio | Ulaanbaataro | 1 564 116 | 2.8 mln |
Nepalo | Katmanduo | 147 181 | 29.3 mln |
Nord-Koreio | Pjongjango | 120 500 | 23.3 mln |
Omano | Maskato | 212 457 | 3.0 mln |
Orienta Timoro | Dilo | 14 874 | 1.1 mln |
Pakistano | Islamabado | 880 254 | 167.8 mln |
Rusio | Moskvo | 17 075 400 entute, 37 600 000 en Azio | 143.0 mln |
Sauda Arabio | Riado | 2 149 690 | 28.7 mln |
Singapuro | Singapuro | 693 | 5.0 mln |
Sirio | Damasko | 185 180 | 19.7 mln |
Srilanko | Sri Jayawardenapura Kotte | 65 610 | 20.2 mln |
Sud-Koreio | Seulo | 100 032 | 48.8 mln |
Taĝikio | Duŝanbeo | 143 100 | 7.2 mln |
Tajlando | Bankoko | 513 115 | 67.4 mln |
Turkio | Ankaro | 780 580 | 73.2 mln |
Turkmenio | Aŝgabato | 488 100 | 5.0 mln |
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Abu-Dabio | 83 600 | 7.5 mln |
Uzbekio | Taŝkento | 447 400 | 27.7 mln |
Vjetnamio | Hanojo | 329 560 | 82.7 |
Neagnoskitaj kaj parte agnoskitaj ŝtatoj:
- Abĥazio
- Azad Kaŝmir
- Montara Karabaĥo
- Palestino
- Sud-Osetio
- Ŝan
- Tajvano
- Turka Respubliko Norda Kipro
- Vaziristano
Dependaj aŭ okupitaj teritorioj:
- Ŝablono:Flagikono Aŝmora kaj Kartia Insuloj (aŭstraliaj)
- Kokosinsuloj (aŭstraliaj)
- Kristnaskinsulo (aŭstraliaj)
Ekonomio
Azio havas la duan plej grandan nominalan MEP de ĉiuj kontinentoj, post Eŭropo, sed la plej grandan kiam mezurite en aĉetpovegaleco. Aktuale en 2011, la plej grandaj ekonomioj en Azio estas Ĉinio, Japanio, Barato, Sud-Koreio kaj Indonezio.[2] Surbaze de Global Office Locations 2011, Azio dominis la oficejajn lokigojn kun 4 el supraj 5 kiuj estis en Azio, nome Honkongo, Singapuro, Tokio, Seulo kaj Ŝanhajo. Proksimume 68 procentoj de internaciaj firmaoj havas oficejon en Honkongo.[3]
En la fino de 1990-aj jaroj kaj komenco de 2000-aj jaroj, la ekonomioj de la Ĉinio[4] kaj Barato kreskis rapide, ambaŭ kun meza jarkreskofteco de pli ol 8%. Aliaj lastatempaj tre altaj kreskiĝintaj landoj en Azio inkludas Israelon, Malajzion, Indonezion, Bangladeŝon, Tajlandon, Vjetnamion, Mongolion, Uzbekion, Kipron kaj Filipinion, kaj mineralriĉajn (inklude nafton) landojn kiaj ekzemple Kazaĥio, Turkmenio, Irano, Brunejo, Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj, Kataro, Kuvajto, Saud-Arabio, Barejno kaj Omano.
Laŭ ekonomika historiisto Angus Maddison en aia libro The World Economy: Millennial Perspective, Hindio havis la plej grandan ekonomion de la mondo dum 0 a.K. kaj 1000 a.K.[5][6] Ĉinio estis la plej granda kaj plej progresinta ekonomio sur la tero por multo da registrita historio,[7][8][9][10] ĝis la Brita Imperio (ekskludante Hindion) preterpasis ĝin en la mezo de la 19-a jarcento. Dum pluraj jardekoj en la komenco de la 20-a jarcento Japanio estis la plej granda ekonomio en Azio kaj dua plej granda de iu ununura nacio en la mondo, post superado fare de Sovet-Unio (mezurita en retmateriala produkto) en 1986 kaj Germanio en 1968 (NB: Kelkaj superŝtataj ekonomioj estas pli grandaj, kiel ekzemple la Eŭropa Unio (EU), la NAFTA (NAFTA) aŭ APEC). Tio finiĝis en 2010 kiam Ĉinio preterpasis Japanion por iĝi la due plej granda ekonomio de la mondo.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Unknown Mongolia: A Record of Travel and Exploration in North-West Mongolia and Dzungaria; Douglas Carruthers; Hutchinson & Co., 1914, ISBN 81-206-0857-7
- ↑ http://www.aneki.com/countries2.php?t=Largest_Economies_in_Asia&table=fb126&places=2&unit=*&order=desc&dependency=independent&number=5&cntdn=n&r=-201-202-203-204-205-206-207-208-209-210-211-212-116-214-215-216-217-218-219-220&c=asia&measures=Country--GDP&units=*--$*&decimals=*--* | 5 largest economies in Asia
- ↑ Hong Kong, Singapore, Tokyo World's Top Office Destinations | CFO innovation ASIA
- ↑ Five Years of China's WTO Membership. EU and US Perspectives on China's Compliance with Transparency Commitments and the Transitional Review Mechanism, Legal Issues of Economic Integration, Kluwer Law International, Volume 33, Number 3, pp. 263–304, 2006. by Paolo Farah
- ↑ The World Economy: Historical Statistics, Angus Maddison
- ↑ http://www.theworldeconomy.org/MaddisonTables/MaddisontableB-18.pdf
- ↑ Professor M.D. Nalapat. Ensuring China's "Peaceful Rise". Alirita la 30an de Januaro 2008. Bharat-rakshak.com (11-a de septembro 2001). Alirita 1-a junio 2010.
- ↑ Dahlman, Carl J; Aubert, Jean-Eric. China and the Knowledge Economy: Seizing the 21st century. WBI Development Studies. World Bank Publications. Accessed 30a Januaro 2008. Eric.ed.gov. Alirita 1-a de junio 2010.
- ↑ "The Real Great Leap Forward. The Economist. 30a Septembro 2004", The Economist, 30a Septembro 2004. Kontrolita 1-a Junio 2010.
- ↑ Chris Patten. Financial Times. Comment & Analysis: Why Europe is getting China so wrong. Alirita la 30an de Januaro 2008.
Eksteraj ligiloj
greke http://www.lib.utexas.edu/maps/asia.html (angle) greke http://www.freeworldmaps.net/asia/index.html (angle) greke http://www.asia.alloexpat.com/ (angle)
|