Aziz Yazdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Aziz Yazdi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1908 (1908-11-30)
Morto 19-an de aprilo 2004 (2004-04-19) (95-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Egiptio
Okupo
Okupo bankoficisto • esperantisto
vdr

Aziz YAZDI (naskita en 1909 en Aleksandrio; mortinta la 19-an de aprilo 2004) estis egiptia bankoficisto, bahaano kaj esperantisto.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Aziz Yazdi lernis la bankoficistan profesion en Egiptio kaj studis elektroteknikon en Anglio. En 1941 li geedziĝis kun Soraya Khamsi; ili ekhavis kvar gefilojn. Li loĝis en pluraj landoj. Interalie li laboris en la naftoindustrio en Irano kaj dum 20 jaroj estris entreprenon de internacia komerco en Kenjo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1928 Aziz Yazdi laboris ĉe filio de Otomana Banko en Port Said kaj estis vicdelegito de UEA en tiu urbo. (La delegito estis Georges Haddad, kiu laboris en la sama bankfilio.)[1] En 1930 kaj 1931 li estis delegito en Kairo kaj kontaktulo de Egipta Esperanto-Societo; li tiam loĝis en Rod El Farag, kvartalo de la Kaira distrikto Ŝubra.[2] La usona esperantista mondvojaĝanto Joseph R. Scherer rakontis pri renkontiĝo kun Aziz Yazdi en Kairo.[3][4] Foto montras Aziz Yazdi kun la usona bahaanino-esperantistino Martha Root kaj studantoj de Esperanto en Kairo.[5]

Bahaismo[redakti | redakti fonton]

Jam la gepatroj de Aziz Yazdi estis bahaanoj; lia avo eĉ persone konis la fondinton de bahaismo, Bahá'u'lláh. De 1919 ĝis 1921, la familio loĝis en Haifo lau peto de `Abdu'l-Bahá, la filo kaj posteulo de Bahá'u'lláh. Post la dua mondmilito, Aziz Yazdi plenumis gravajn funkciojn en la bahaa movado; interalie li de 1973 ĝis 1988 estis membro de la Internacia Instru-Centro en la Bahaa Mondcentro en Haifo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oficiala Informilo n-ro 10/1928 de Universala Esperanto-Asocio, en: Esperanto n-ro 9–10/1928, paĝoj 189–190 (25–26).
  2. Jarlibro de UEA 1930, paĝo 205; 1931, paĝo 199.
  3. Joseph R. Scherer: Mondvojaĝo per Esperanto. La unuaj paroladoj en Egiptujo norde, sude kaj en oazo. (1), en: Heroldo de Esperanto n-ro 50 (650), 11-a de decembro 1931, paĝo 2.
  4. Joseph R. Scherer: Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo, Köln: Heroldo de Esperanto, 1933, paĝo 180.
  5. bahai.media