Aznar Galíndez la 1-a (Aragono)
Asnari Galindones Grafo de Aragono (780-839) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Ikonografia bildo de Aznar Galíndez la 1-a,
Grafo de Aragono. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 780 en Graflando Aragono, Hispanio | ||||
Morto | 839 en Graflando Aragono, Hispanio | ||||
Tombo | Urgell (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | Q20613214 vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House Galíndez vd | ||||
Patro | nekonata valoro ![]() | ||||
Patrino | nekonata valoro ![]() | ||||
Infanoj | Céntulo Aznárez of Aragon (en) ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | feŭdulo ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aznar Galíndez la 1-a estis Grafo de Aragono (809-823) kaj Grafo de Grafo de Cerdaña y Urgell (823-839).
Deveno
[redakti | redakti fonton]Lia origino estas sufiĉe necerta, sed laŭ kelkaj fontoj, li estis la filo de Galindo Aznares (750-809), kiu laŭ la "Cartulario de San Juan de la Peña", li estis grafo en Aragono (en dokumento de donaco al la Monaĥejo de San Juan de la Peña), de aŭgusto 828-a, Galindo Aznares, estas menciita kiel grafo) kaj de Guldregut (ili geedziĝis antaŭ 770-a), kies deveno estas nekonata, kiu en dokumento (donaco al la monaĥejo de San Pedro de Siresa) de novembro 823-a, estas menciita kiel la edzino de Grafo Galindo .
Biografio
[redakti | redakti fonton]
En 809, post la morto de la unua grafo de Aragono Aureolus, la filo de la imperiestro, Karolo la Granda, Ludoviko la Pia, ricevis de la reĝo de Akvitanio la titolon de grafo de Aragono, kiel vasalo de la franka imperio, kun regado sur la tuta valo de la rivero Aragono. Eble li ankaŭ estis grafo de Ĥako, el kie li regis la valon.
Laŭ la "Kodekso de Roda", li edziĝis kun Eneca Garcés, filino de Garcia Eneco verŝajne de gaskona aŭ eŭska familio.
Aznar poste ŝajnas esti alianciĝinta sin kun la eŭskoj por kontraŭbatali la en:Banu Qasi en la Ebro-valo. Post tiu ĉi milito, laŭ la Kodekso de Roda, li estis eltronigita favore al sia bofilo, García Galíndez "la Malbona" (800-833) kaj estis forpelita el Aragono. Lia filo Centulo estis mortigita fare de García Galíndez la Malbona mem, kiu ankaŭ malkonfesis Matronan, la filinon de Aznar.
Laŭ la Kodekso de Roda, García Galíndez la Malbona anstataŭe alianciĝis kun la maŭroj (kaj Banu Qasi) kaj kun la reĝo de Pamplono, Íñigo la 1-a Arista, kun kies filino, Nunila, li edziĝus.
La ekzilo de Aznar estis konfirmita per dokumento n-ro III de la "Memorias de la Real Academia de la Historia", Volumo 4-a, datita la 26 aŭguston 863-a, en kiu Guitisclo deklaras ke li ricevis posedaĵon de sia patraflanka onklino, Eilona, kiu siavice ŝi ricevis ĝin el sia patro, Aznar, kiam li iris en ekzilon.
Laŭ la Kodekso de Roda tiuj faktoj okazis antaŭ 814-a, ĉar Aznar iris al la regno de la Frankoj kaj kliniĝis ĉe la piedoj de la imperiestro, Karolo la Granda.
Laŭ la hispana historiisto, filologo kaj mezepokisto es:José María Lacarra (1907-1987), specialigita pri la historio de Aragono kaj Navaro, devena el Navaro, tiuj okazaĵoj anstataŭe okazus kelkajn jarojn poste, post 820-a kaj la imperiestro estis Ludoviko la Pia.
Kiu ajn la imperiestro estis, li tamen kompensis Aznar-on per la Graflandoj de Urgell kaj Cerdanya, kiujn ekde 824-a, li regis kune kun sia filo, Galindo la 1-a Aznárez.
Laŭ la Annales regni Francorum, en 824-a, la grafoj Aznar kaj Ebalus estis senditaj kun iliaj soldatoj por batali en la Pamplona areo, sed ili estis venkitaj kaj, dum Aznar estis lasita libera por reveni al siaj Graflandoj, Ebalo estis sendita kaptito al Kordobo. Ĉi tiu Aznar povus tamen esti Aznar Sánchez la 1-a, Grafo de Gaskonio Citeriore (775-836).
La preciza jaro de lia morto estas nekonata, sed laŭ la Kodekso de Roda, li mortis en la Graflando de Urgell, kie li estis entombigita post 838-a.
Idaro
[redakti | redakti fonton]Aznar da Eneca, havis, laŭ la Kodekso de Roda, tri infanojn (aŭ kvar aŭ kvin):
- Centulo Aznárez (806-ĉ. 838), laŭ la Kodekso de Roda, estis mortigita de sia bofrato, García Galíndez la Malbona, kiu sukcedis sian patron en la regado de la graflando de Aragono.
- Galindo Aznárez la 1-a (820-867), grafo de Cerdanya, grafo de Urgell kaj poste, laŭ la Kodekso de Roda, grafo de Aragono.
- Matrona Aznárez, kiu edziniĝis kun García Galíndez la Malbona (800-833), Grafo de Aragono. Ŝi estis malkonfesita, en 825-a.
- Eilona Aznárez, menciita en dokumento el 863-a.
- Ebla vira infano, se la nevo Guitisclo ne estis filo de Centulo aŭ Galindo.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la Itala Vikipedio.