Azofra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Azofra (Rioĥo))
Azofra
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26323
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 215  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 2° 48′ U (mapo)42.423888888889-2.8008333333333Koordinatoj: 42° 25′ N, 2° 48′ U (mapo) [+]
Alto 559 m [+]
Areo 11,84 km² (1 184 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Azofra (Provinco Rioĥo)
Azofra (Provinco Rioĥo)
DEC
Azofra
Azofra
Situo de Azofra
Azofra (Hispanio)
Azofra (Hispanio)
DEC
Azofra
Azofra
Situo de Azofra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Azofra [+]
vdr

Azofra [aZOfra] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la nordokcidento de la regiono. La loknomo Azofra estas etimologie devena el araba as-suxra, "la imposto", eble komprenebla kiel impostejo, loko kiu pagis imposton.

La municipa teritorio de Azofra, en la nordokcidento de la regiono.
La preĝejo.
La pilorio de Azofra.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tiu municipo estas ĉe la malsupra fluejo de la rivero Tuerto en la Supra Rioĥo. Tiu valo havas ebenan terenon kaj estas bordita de diversaj niveloj de teraso kiuj staras ekde la valo ĝis la montetoj. Distas 36 km disde Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj nur 8 km de Nájera, komarka ĉefurbo.

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la nacia ŝoseo N-120 el Logronjo al Vigo kaj la samvoja aŭtoŝoseo A-12, laŭ kiu estas apuda Nájera oriente. Ĝi estas je 555 metroj super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua dokumenta mencio datas de buleo de 1199 per kiu oni donis privilegiojn al la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla en kiu jam aperis literumita kiel Azofra. La historio de la loko estas ligita al la Jakoba Vojo. Jam en 1168, doña Isabel de Azofra fondis en Azofra hospitalon de pilgrimantoj, kun preĝejo de Sankta Petro kaj tombejo por la pilgrimantoj kiuj mortis survoje. Nun estas aliaj tri gastejoj por pilgrimantoj. La nuna preĝejo estis konstruita en la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni malaltiĝis el 781 loĝantoj ĝis la nunaj 225.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado, sekvita de tritiko kaj hordeo, krom la fruktoĝardenoj. Proksimeco al Nájera helpas ĉiutagan veturadon de lokanoj labori tien.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj la pilorio ktp. Aparte menciindas la Botanika Ĝardeno de Rioĥo inter Hormilla kaj Azofra, ĉe la km 32 de la Nacia Ŝoseo N-120 (A12) inter Burgoso kaj Logronjo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]