Azteka kalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentra reprezentaĵo de la Piedra del Sol (Sunŝtono), false konsiderata kiel kalendaro, sed kio fakte enhavas kalendarajn signojn

La Azteka kalendaro estis unu el la pruvoj de la supera kulturo, kiun atingis la aztekoj precize, sed ankaŭ aliaj antaŭkolumbaj amerikaj popoloj. Fakte ĝi estas heredaĵo de la olmekoj, kiuj inventis ĝin antaŭ 35 jarcentoj kaj poste disvastigis ĝin tra la tuta Centrameriko. Ĉe aztekoj kiel ĉe aliaj samregionaj popoloj, kiel miŝtekoj kaj majaoj (Vidu artikolon majaa kalendaro) estis du tipoj de kalendaroj, kio krome montras la superecon de la kultur- kaj scienca niveloj de tiaj popoloj.

Unu el la du tipoj estis la ŝiuhpoŭalli aŭ kalkulo laŭ jaroj, kion multaj konsideras kiel la majaa kalendaro. Tiu ĉi kalendaro estis formita de dekok grupoj 20-tagaj, kio sumis entute 360 tagojn, al kio aldoniĝis pliajn kvin, (taksataj pereigaj) kio faras 365 tagojn, do precize la sama kvanto kiun oni konsideras nun en okcidenta kulturo. Dum ĉiu dudektaga grupo, sub la protekto de diversaj dioj (kaj tie observeblas la rilato en tiu kulturo de scienco kun teologio), oni kombinadis la 20 signojn de la kalendaro kun la respektivaj numeraloj de 1 ĝis 13, dekok sinsekvajn fojojn, ĝis kompletigi la 360 tagojn. Ĉar malgraŭ la 5 aldonitaj tagoj, la kalendaro iom post iom trofruiĝis rilate al la tropika jaro, oni aldonis kroman tagon post ĉiu kvara jaro (same kiel oni faras ĉe la okcidenta kalendaro per superjaroj), foje indikante la nomon de la grupo de dudek tagoj kaj foje la kalendaran signon kun asociita numeralo.

La dua formo de kalendaro ekzistinta en la antikva Meksiko estis la tonalpoŭalli aŭ kalkulo laŭ tagoj, pli precize konsiderata kiel azteka aŭ meksika kalendaro. Tiu ĉi estis formita de dudek grupoj 13-tagaj, kio sumis 260 tagojn, kaj kiuj, rilate al la 365-taga jaro, koincidis en sama identa dato nur unufoje dum ĉiu "indiĝena ciklo", tio estas ĉiun duonjarcenton aŭ pli precize ĉiun periodon de 52 jaroj. Ŝajne, la ĉefa celo de la tonalpoŭalli estis servi kiel speco de almanako aŭ astrologia kalendaro, por determini la bondortigan aŭ pereigan karakteron de la diversaj tagoj kaj tiel observebla denove la rilaton de la sciencaj faktoj kun la divenado aŭ religiaj kredoj; samekiel okazis en aliaj kulturoj (ekzemple Babilonio) aŭ eĉ okazas nakoraŭ en okcidenta kulturo.

Aztekoj en Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono kiu vidigas la gravon de Aztekoj kaj de ties kalendaro:

Citaĵo
 
-Jen tiuj reliefoj, kiuj la ordon eternan
de l'kosmo surŝtonigas sur kalendaro radforma.
Aztekoj kreos sunan kaj konos funde la ciklojn
de l'universaj astroj. Ili la sunon adoros
kiel ĉiesan dion kaj bonfaranton afablan.
Al Teotiŭakano nun la duopo hirundas,
ĉe la Teckoka lago: -Jen internube dupintas
la Piramido Luna apud Palaco Direĝa,
Kecalkoatla Templo, kun la Serpento Plumhava
kaj la pluvdio Tlalok, jen bazaristaj aleoj,
kaj dekstre, plej superbe, la Piramido de l'Astro,
ŝtupara kaj trunkeca, kie Suntemplo kulminas,
kun buntaj homfiguroj sur la muraro dekore.[1] 

Notoj

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 126.

Bibliografio