Aztekoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aztekaj militistoj, kodekso Mendoza, 1541

Azteko estas la tradicia nomo per kiu estas nomata popolo kiu loĝis en la nuna Meksiko kaj parto de najbaraj landoj kaj kiu formis tre potencan civilizacion kaj imperion florantan antaŭ la alveno de la eŭropanoj. Oni ankaŭ uzas la vorton meksikojmeŝikoj (el kiu originis "Meksiko"). "Aztek" signifas "tiu kiu devenas el Aztlan, kiu mem signifas "proksima al la gruoj" (azta: gruoj + tlan proksime), kaj kiu estas la regiono norde de Meksiko kaj sude de Usono).

Ilia lingvo estis la naŭatla, ankaŭ nomata foje azteka lingvo. Oni kelkfoje uzas la nomon de aztekoj por la meksikaj indiĝenoj parolantaj tiun lingvon.

La aztekoj estis la ĉefa gento de Meksiko, kiam alvenis la hispanaj konkerantoj en la 16-a jarcento kaj unu el la ses ĉefaj civilizoj de la historio de tiu lando. Ilia ĉefurbo estis Tenoĉtitlano, kiu fariĝis la nuna Meksikurbo. La azteka civilizo, estinte konservema kaj malpli alta ol la majaa en scienco kaj arto, daŭrigis la civilizon de Teotihuakano.

Historio

Fondomito kaj deveno

La aztekaj fondiĝmitoj priskribas kvar grandajn epokojn, kiuj ekzistis antaŭ la ekzistanta mondo kaj finiĝis per katastrofoj. La kvina epoko komenciĝis per sinofero de heroo, kiu ŝanĝiĝis al Suno.

La nuntempa blazono de Meksiko reiras al la fondiĝmito de Tenoĉtitlano, ĝi montras aglon tenantan serpenton per siaj ungegoj kaj sidantan sur kakto.

Laŭlegende la aztekoj migris en la 14-a jarcento gvidataj de la dio Huicilopoĥtli de loko en la nordo nomata Aztlan al la lago Tekskoko en centra Meksiko. Alveninte ĉe insulo en la lago, ili observis aglon sidantan sur kakto (Opuntia ficus-indica) kaj manĝantan serpenton. Laŭ profetaĵo tiu signo montru al ili la ejon por setli. La aztekoj konstruis sian urbon Tenoĉtitlano en tiu loko, en kiu troviĝas nuntempe Meksikurbo. La aglo sur la kakto kun serpento el la legendo estas bildigita sur la flago de Meksiko.

Laŭ la oficiala historia interpreto la eksetlado okazis en 1325; certe inter 1320 kaj 1350 okazis setlado en la regiono de Tenoĉtitlano[1].

Grandiĝo kaj imperio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Azteka imperio.

En 1325 la aztekoj fondis Tenoĉtitlanon, kiu estas ilia ĉefurbo, la nuna Meksikurbo, urbo kiu staris sur insulo en la mezo de lago, urbo de kanaloj, de floroj kaj militistoj. La nomo "Meksikurbo" devenas de azteka nomo por la urbo: Metztliapan, "Inter la akvoj kaj la luno". Aleksandro Humbolto nomis la urbon, "La urbo de la palacoj".

Kiam la aztekoj alvenis al la Valo de Meksiko, ili estis gento tre malforta. Laŭ neceso ili devis loĝi en la marĉoj de la Lago de Meksikurbo. Laŭ legendo, la dio, kiu gvidis ilin al la Valo, ordonis al ili loĝi en la loko, kie ili vidus aglon sidantan sur kakto kun serpento en la buŝo. La aztekoj vidis tian aglon kaj tie fondis Tenoĉtitlanon. Bildo de la aglo estas hodiaŭ sur la flago de Meskikio.

Pro la manko de tero, la aztekoj disvolvigis novan metodon de kultivado: la ĉinampo, kiu estis floso farita de kano kaj enhavanta kultivitan teron.

Suna Ŝtono, ofte erare nomita la Azteka Kalendara Ŝtono.

La kvartaloj de la urbo estis dividitaj laŭ metio kaj klano. Ĉiu kvartalo havis siajn templon kaj lernejon. En la lernejo, la knaboj lernis la arton de milito, la antikvajn kantojn de la dioj kaj la metion de la kvartalo. Knabinoj ne iris al lernejo, sed estis instruitaj de siaj patrinoj.

En la mezo de la urbo estis granda, blanka piramido. Sur la supro de la piramido estis du temploj, unu al Huitzilopochtli, la kolibra dio de la suno, kaj Tlaloc, dio de la pluvo. En la temploj, la sacerdotoj oferis la batantajn korojn de homoj, iafoje de homoj aztekaj, iafoje de kaptitoj de milito. Malpli severe, la aztekoj faris penton per memsangado, precipe de la orela lobo.

La aztekoj servis multajn aliajn diojn, la plej fama el kiuj estis Kecalkoatlo, la Serpento de Plumoj, (pli precize: la surplumigita serpento) kiu estis dio en Meksiko depost -500. Kecalkoatlo estis la matenstelo (Venuso). La legendoj de Kecalkoatlo antaŭdiris la alvenon de la hispanoj.

En la 15-a jarcento la aztekoj fariĝis la ĉefa gento de Meksiko, venkinte la toltekojn kaj la zapotekojn. Je 1500 ilia imperio enhavis 10 milionojn da homoj. La aztekoj estis malamataj de sia regitaro, ĉefe ĉar ili postulis tributon de homoj, kiuj poste estis oferitaj al la dioj. En batalo, pro tia oferado, la aztekoj celis kapti kaj ne mortigi siajn malamikojn. Tial glavoj kaj pafiloj ne estis taŭgaj armiloj por ili, sed bastonegoj.

Konkero kaj malapero de la civilizacio

Laŭ legendo, en 1509 la azteka princino, Papantzin, sonĝis pri la alveno de ŝipoj kun nigraj krucoj sur la veloj. En la sonĝo, anĝelo, kun la sama nigra kruco sur la frunto, diris, ke la ŝipoj konkeros ŝian landon, sed ankaŭ portas la scion pri la unusola, vera Dio. Ŝia sonĝo fariĝis la historio de Meksiko dum la 16-a jarcento, ĉar la hispanoj alvenis en 1519 en tiaj ŝipoj, portante la glavon kaj la krucon, venkante la aztekojn en 1521.

La hispanaj konkistadoroj alianciĝis kun la subpremataj indiĝenaj popoloj, kaj sub la komando de Hernán Cortés, venkis la aztekajn reĝojn. La venkintoj ne neniigis la aztekojn, sed ili anstataŭis la hispanan reĝon anstataŭ la azteka, prenis la povon, kaj, post tempo, ankaŭ la hispanan lingvon kaj fidon. La arĝento de Meksiko foriris al Hispanio kaj la antikvaj libroj de Meksiko estis forbruligitaj. Kvankam la hispanoj nomis la landon Nova Hispanio, ili ne kunportis siajn virinojn, tial Meksiko fariĝis miksaĵo de la azteka kaj la hispana en sango kaj en spirito. Kaj la antikvaj dioj ne simple malaperis, sed parte travivis en la kulto de kristanaj sanktuloj.

En 1531 disvastiĝis la legendo ke la Virgulino, Sankta Maria, sin aperis al la azteko Juan Diego ĉe Guadalupe. En lando, kie virgulinoj estis oferdonitaj al serpenta dio, tio helpis disvastigi la kristanan fidon tra la lando.

Civilizacio

Azteka "kalendara" ŝtono

La aztekoj havis nek ĉevalojn aŭ aliajn bestojn por rajdado aŭ ŝarĝoportado, nek pulvajn pafilojn, nek eĉ radon.

Ili posedis propran alfabeton.

Ekzistis azteka kalendaro, kiun kelkaj konsideras pli preciza ol la tiama eŭropa kalendaro.

La nehavo de pulvaj bataliloj kaj feraj kirasaĵoj estis malavantaĝo kontraŭ hispanaj konkerantoj, kiuj malgraŭ sia malplia nombro impresis la aztekojn per pafado kaj kirasa defendo kontraŭ pikbataliloj.

La manko de transportaj veturiloj aŭ bestoj forte influis la aztekan kulturon, ĉar ĝi limigis la eblojn provizi urbojn per nutraĵo. Unuflanke pro tio ne estis eble konstrui tre grandajn urbojn, ĉar la agrokultura areo por ilia provizado estus tiom granda, ke ĝustatempa kaj -kvanta liverado de freŝa nutraĵo ne eblus. Aliflanke tiu manko kondukis al la evoluigo de speciala plantokultiva tekniko, la chinampa [ĉinampa]. Ĝi estis floso sur lago, sur kiun oni metis ŝlimon de la laga grundo kaj en tiu kreskigis nutraĵplantojn. Tiel la aztekoj utiligis la surfacon de lagoj por nutraĵkreskigo kaj samtempe havis bone akvumitajn kreskejojn, kiuj parte donis plurajn rikoltojn ĉiujare.

Fontoj pri historio kaj kulturo

Pentraĵo de Tlalok, en paĝo 20R de Kodekso Rios

Pri historio kaj kulturo de la aztekoj ne ekzistas skribaj fontoj el la epoko antaŭ la hispana konkero. La kialo estas kaj la manko de efika skribsistemo, per kiu oni povintus noti tekstojn, kaj la detruo de la bildskribaj manuskriptoj pro la konkero kaj kristana misiado.

Informoj pri la historio kaj kulturo antaŭ la konkero bazas do ĉefe je parolaj tradiciaj, kiuj estis skribe fiksitaj nur sub la hispana koloniado, ĉefe en la malfrua 16-a jarcento kaj la frua 17-a jarcento. Ekzistas ankaŭ kopioj kaj prilaboritaj kodeksoj el tiu tempo, kiujn mendis kaj komentis anoj de la almozulaj ordenoj agantaj en Meksiko. Laŭ enhavo necesas diferenci historiajn dokumentojn de religiaj.

Laŭ instigo de la hispanoj estis skribita interalie la la kodekso Mendoza en la jaro 1541, kiu listas la konkeroj de la aztekaj regnintoj kaj la vasalaj provincoj, kaj kiu krome entenas etnografan superrigardon. Inter la plej gravaj frukoloniaj atestoj pri la kulturo estis ĉefe la dulingva (hispana kaj naŭatla) Historia General de las Cosas de la Nueva España (la lasta fina versio estas la kodekso Florentinus de la franciskano Bernardino de Sahagún, kiu notis parolojn de indianaj konfiduloj rilate al vastaj temoj. Aliaj gravaj fontoj entenante ĉefe historiajn informojn estas la hispanlingva „Historia de las Indias de Nueva España“ de la dominikano Diego Durán, la „Crónica Mexicana“ de la indiana nobelo Hernando Alvarado Tezozomoc, kaj la diversaj historiaj prezentaĵoj de la el Tekskoko devena nobelo Fernando de Alva Ixtlilxochitl.

En la naŭatla skribitaj estas la „Anales de Cuauhtitlan“ kaj la „Historia Tolteca-Chichimeca“, kies aŭtoroj restis anonimaj. La plej granda historia verko estas la „Relaciones“ de Domingo Chimalpahin Quauhtlehuanitzin el Ĉalko verkitaj en la naŭatla.

Aztekoj en Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono kiu vidigas la gravon de Aztekoj:

Citaĵo
 
-Jen tiuj reliefoj, kiuj la ordon eternan
de l'kosmo surŝtonigas sur kalendaro radforma.
Aztekoj kreos sunan kaj konos funde la ciklojn
de l'universaj astroj. Ili la sunon adoros
kiel ĉiesan dion kaj bonfaranton afablan.
Al Teotiŭakano nun la duopo hirundas,
ĉe la Teckoka lago: -Jen internube dupintas
la Piramido Luna apud Palaco Direĝa,
Kecalkoatla Templo, kun la Serpento Plumhava
kaj la pluvdio Tlalok, jen bazaristaj aleoj,
kaj dekstre, plej superbe, la Piramido de l'Astro,
ŝtupara kaj trunkeca, kie Suntemplo kulminas,
kun buntaj homfiguroj sur la muraro dekore.[2] 

Bibliografio

  • (en hispana)
  • Lucena, Manuel, Así vivían los aztecas, Anaya, Madrid, 1992, ISBN 978-84-207-4486-5.
  • León-Portilla, Miguel (et al.), Los aztecas, Dastin, 2004, ISBN 978-84-96249-83-7.
  • Matos Moctezuma, Eduardo, Los aztecas, La Aventura Humana, 1989.
  • Rojas, José Luis, Los aztecas. Entre el dios de la lluvia y el de la guerra, Anaya, Madrid, 1988.
  • Soustelle, Jacques, La vida cotidiana de los aztecas en vísperas de la conquista, FCE, México, 1956.
  • Batalla Rosado, Juan José & de Rojas, José Luis. La religión azteca. Madrid: Editorial Trotta, 2008. ISBN 978-84-8164-935-2
  • Garibay, Ángel. Teogonía e Historia de los mexicanos. Ed. Porrúa 1965.
  • Gillespie, Susan. Los reyes aztecas. Ed. Siglo XXI. 1994
  • Herrs, Marie Areti. Los toltecas en tierras chichimecas. UNAM. 1989.
  • López Austin, Alfredo. Tamoanchan y Tlalocan. FCE. 1994.
  • —, kaj López Luján, Leonardo. El Pasado Indígena. FCE. 1996.
  • —, kaj López Luján, Leonardo. Mito y Realidad de Zuyuá. FCE. 1998.
  • Santamarina Novillo, Carlos. El sistema de dominación azteca: el Imperio Tepaneca. Fundación Universitaria Española, Madrid 2006.
  • Solar Valverde, Laura (Ed.) El fenómeno Coyotlatelco en el centro de México. Conaculta/INAH 2006.
  • García Blanco, Saúl. La Educación Física entre los Mexica Gymnos 1997
  • (en angla)
  • Prescott, William H. (1843). History of the Conquest of Mexico, with a Preliminary View of Ancient Mexican Civilization, and the Life of the Conqueror, Hernando Cortes (rete, Electronic Text Center, University of Virginia Library). New York: Harper and Brothers. OCLC 2458166. [1]

Notoj

  1. Hanns J. Prem. (2006) Die Azteken. Geschichte – Kultur – Religion, 4‑a eldono (germane), Munkeno: C.H. Beck, p. 76.
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 126.

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj


Eksteraj ligiloj

greke http://www.d.umn.edu/cla/faculty/troufs/anth3618/maaztec.html greke http://mexico.udg.mx/historia/precolombinas/ingles/Azteca greke http://www.todito.com/paginas/noticias/149568.html greke http://www.vigvamas.org/a-z/index.php/Actekai