Aĵmano (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aĵmano
urbo • urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 490 035  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 25° 24′ N, 55° 29′ O (mapo)25.39944444444455.479722222222Koordinatoj: 25° 24′ N, 55° 29′ O (mapo) [+]
Alto 14 m [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Aĵmano (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
Aĵmano (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC
Aĵmano
Aĵmano
Situo de Aĵmano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ajman [+]
vdr

Aĵmano (arabe عجمان‎‎, angle Ajman laŭ alia transskribo Aǧmān) estas urbego, marborda havenurbo, ĉefurbo de la emirlando Aĵmano, en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Moskeo en Aĵmano ĉe la maro
Aerpanoramo pri la haveno de Aĵmano

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aĵmano situas laŭ marbordo de la Persa Golfo. Dubajo troviĝas en distanco de 24 kaj la urbo Abu-Dabio 151 km.

Nubskrapulo en Aĵmano
loka plaĝo
Mapo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kie Aĵmano estas videbla laŭ la marbordo

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ traktato inter Britio kaj ŝejĥo de Aĵman subskribita en 1820 Aĵman estis agnoskita aŭtonoma ŝtato. Post jardekoj la traktato etendiĝis ankaŭ al la maro antaŭ Aĵman. Por malhelpi turkan kaj francan interesojn la nova interkonsento en 1892 tenis la emirlandon en manojn de Britio. En 1968 Britio anoncis retiriĝon, intertraktadoj komenciĝis. La britoj foriris en 1971 kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj naskiĝis. Aĵmano reprezentas pli ol 90% de la populacio de la emirlando.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomie Aĵmano estas la plej malriĉa membro de la Emirlandoj. Depost 1900 proksimume 40 fiŝkaptistaj ŝipetoj funkciis en la maro, aliaj okupiĝis pri daktilopalmoj. De 1961 ĝis la fruaj 1970-aj jaroj la pli nova grava enspezo estis vendado de poŝtmarkoj. En 1972 la Emirlandoj transprenis poŝtmarkan negocon. Nuntempe Aĵmano estas loko de pluraj banko, vendejegoj kaj luksaj hoteloj. Ĉe la haveno oni produktas modernajn ŝipojn, tio estas tutmonde signifa.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Aĵmano havas flughavenon ĉe la najbara urbo (12 km). La internacia flughaveno troviĝas 60 km. La haveno apartenas al la signifaj havenoj de la Persa Gofo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Aĵmano havas varman dezertan klimaton. En la jaro pluvas resume iom malpli ol 100 mm. Inter majo-septembro ne pluvas, inter decembro-marto pluvas plejparto de la pluvo. La averaĝa temperaturo varias inter 22-33 °C. La someroj estas ekstreme varmaj (pli ol 40 °C).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Marbordo ĉe Aĵmano

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Akademio en Aĵmano