Báb (distrikto Nitra)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Báb (Nitra))
Báb
hungare: Báb, germane: Baab
municipo
Kalvario kun tri krucoj
Oficiala nomo: Báb
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Nitra
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Nitra princlando, Supra Hungarujo
Parto de Požitavie
Rivero Bábsky potok
Situo Báb
 - alteco 150 m s. m.
 - koordinatoj 48° 18′ 36″ N 17° 52′ 06″ O / 48.31000 °N, 17.86833 °O / 48.31000; 17.86833 (mapo)
Areo 20,09 km² (2 009 ha)
Loĝantaro 1 037 (31.12.2011)
Denseco 51,62 loĝ./km²
Unua skribmencio 1156
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 951 34
Telefona antaŭkodo +421-37
Aŭtokodoj NR
NUTS 500046
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Báb, Nitra District
Retpaĝo: obecbab.sk
Portalo pri Slovakio

Báb (ankaŭ hungare, germane Baab) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Báb situas laŭ traira flankovojo, aŭtovojo estas proksime. Nitra troviĝas je 16 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1156 en formo "Bab", kiu baldaŭe nomiĝis Nagybáb ("Granda Báb"). En 1365 aperis apuda vilaĝo Malgranda (aŭ nova) Báb en formo "Wybaab". En 1751 oni komputis en Granda Báb 78 familiojn. En 1787 loĝis en Granda Báb 445 loĝantoj en 90 domoj, (en Malgranda Báb 528 vilaĝanoj en 111 domoj), en 1828 en Granda Báb 400 vilaĝanoj en 57 domoj (en Malgranda Báb 496 loĝantoj en 71 domoj). En 1788 Malgranda Báb akiris rajton pri bazarado. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Granda Báb 792, en Malgranda Báb 681 homoj, (en ambaŭ vilaĝoj slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. La 2 vilaĝoj unuiĝis en 1955. Post 3 jaroj kolĥozo formiĝis. En 2001 vivis en Báb 957 homoj, (943 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Nagybáb naskiĝis hungara kuracisto Dezső Deseő.