Bálint Hóman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bálint HÓMAN, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hóman Bálint estis hungara historiisto, politikisto, ministro, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1929).

Bálint Hóman

Bálint Hóman [1] naskiĝis la 29-an de decembro 1885 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de junio 1951 en Vác.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bálint Hóman akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1908, poste li eklaboris en universitata biblioteko, kie li iĝis direktoro en 1915. En la sekva jaro li ekinstruis en la universitato. En 1922 li iĝis direktoro de Tutlanda Biblioteko Széchényi, en la sekva jaro jam li estris Hungaran Nacian Muzeon. Li estis ministro inter 1932-1938 kaj 1939-1942. Li strebis por la edukado, li disdonis stipendiojn al la malriĉaj kaj talentaj lernantoj, krome li strebis por la hungara-germana amikeco. Li okupiĝis precipe pri la mezepoka hungara historio. Post la 2-a mondmilito li estis kondamnita kaj li mortis en prizono. Li ricevis premiojn en 1930 kaj 1935.

Lia figuro estas ankaŭ nun duba. Unuparte li agis multe pri la hungara eduko, aliparte li partoprenis en kreoj de kontraŭjudaj leĝoj. Dum la socialismo li estis pekulo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar városok az Árpádok korában (Hungaraj urboj dum Arpadidoj), (1908)
  • Magyar pénztörténet 1000–1325 (Hungara financa historio), (1916)
  • Magyar történet (Hungara historio), lia ĉefverko
  • A történelem útja. Válogatott tanulmányok (Vojo de la historio. Elektitaj studoj), (2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]