Bálint Szeghalmy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bálint Szeghalmy
Bálint Szeghalmy
Bálint Szeghalmy
Persona informo
Naskonomo Szeghalmy Bálint
Naskiĝo la  21-an de aprilo 1889(nun 1889-04-21)
en Hungario Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 16-an de junio 1963 (1963-06-16)
en Deggendorf
Tombo Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Bálint Szeghalmy [seghalmi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szeghalmy Bálint estis hungara arkitekto.

Kalvinana ligna kirko (Miskolc) fare de Bálint Szeghalmy

Bálint Szeghalmy [1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1889 en Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Oradea en Rumanio), li mortis la 16-an de junio 1963 en Deggendorf.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bálint Szeghalmy frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitekturistan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1912. Post 2 jaroj li soldatiĝis, en 1915 vundiĝis. Inter 1919 kaj 1929 li estis ĉefarkitekto de Nagykanizsa, poste li havis la saman postenon en Miskolc. Li timis de la komunismo, tial li rifuĝis al Germanio, kie li vivis malriĉa. Li havis edzinon. En 2000 li estis reentombigita en Miskolc.

Li specialiĝis pri protestantaj preĝejoj (resume 59), krome li planis ankaŭ aliajn konstruaĵojn. Li uzis nur naturajn materialojn (ŝtonojn, lignojn, ferojn) kaj transilvaniajn arkitektajn elementojn.

Elektitaj arkitektaj preĝejaj planoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj profanaj planoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-21. Alirita 2019-01-21.