Bánk (banuso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bánk estis hungara banuso por Kroatio de 1208, reĝa juĝisto, palatino, departementestro de 1203.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bánk naskiĝis en nekonata tempo. Li tre famiĝis en Hungario pro nebula kaj nepruvita historio.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo lia edzino estis seksperfortita. Por venĝi tion Bánk eble murdis Gertrudon (edzinon de Andreo la 2-a). Fakte iu murdis Gertrudon en 1213 kaj oni akuzis pri tio Bánk-on. Tiutempe la politika celo estis forigi la germanojn el la hungara kortumo. Estas fakto, ke en 1216 Bánk jam estis fidelulo de la reĝo. Bánk mortis en nekonata tempo, sed post la morto en 1228 Béla la 4-a forprenis la havaĵojn el la idoj. La supozata seksperforto menciiĝis nur baldaŭe post 1268.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

En 1574 aperis "Historio de banuso Bánk", kiu estas ne historia, sed literatura verko. Dramo aperis pri tio en 1819, poste ankaŭ opero en 1861. Ili iĝis popularaj pro kontraŭgermaneco (kiel tiutempe aktuala afero). La du verkoj apartenas al la plej gravaj verkoj de la hungara literaturo pro la patriotismo.