Báscones de Ojeda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Báscones de Ojeda
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34407
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 134  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 40′ N, 4° 31′ U (mapo)42.666666666667-4.5166666666667Koordinatoj: 42° 40′ N, 4° 31′ U (mapo) [+]
Alto 963 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Báscones de Ojeda (Provinco Palencio)
Báscones de Ojeda (Provinco Palencio)
DEC
Báscones de Ojeda
Báscones de Ojeda
Situo de Báscones de Ojeda
Báscones de Ojeda (Hispanio)
Báscones de Ojeda (Hispanio)
DEC
Báscones de Ojeda
Báscones de Ojeda
Situo de Báscones de Ojeda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Báscones de Ojeda [+]
vdr

Báscones de Ojeda [BAskones deoĤEda] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles, pli precize en la subkomarko Boedo-Ojeda, kaj sur la supra valo de la rivero Boedo, kiu dividas la loĝlokon en du kvartalojn. La loknomo Báscones de Ojeda eble povas esti komprenata etimologie kiel Eŭskoj (alude al deveno de reloĝantoj) de Ojeda (alude al subkomarka areo).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Bartolomeo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 138 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 140 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 85 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de La Puebla de Valdavia, El Indiviso (Olmos de Ojeda), Buenavista de Valdavia, Micieces de Ojeda, Revilla de Collazos kaj Oteros de Boedo (Collazos de Boedo).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fare de eŭskoj ĉirkaŭ la 9-a jarcetno, sed nur en la 14-a jarcento estas la plej frua mencio de "Váscones" apartenanta al la "Arciprestadgo de Ogeda". La Senjorlado de Báscones de Ojeda estis kunhavata inter la abatejo de la Monaĥejo de San Andrés de Arroyo kaj la dukoj de Frías. Tradicie oni diris, ke en Báscones de Ojeda estis iam gastejoj nome de San Bartolomé, en kiuj tranoktis la komercistoj veturantaj tra la komarkoj de Boedo kaj Ojeda.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Bartolomeo, kun diversaj retabloj de la 18-a jarcento kaj unu el la 17-a jc., romanikaj restaĵoj de la tombejo, muelejoj, lignoĉiza muzeo kaj etnografia muzeo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]