Bârzava (Timiș)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri flanka rivero de Timiș. Por informoj pri flanka rivero de Mureș, vidu la artikolon Bârzava (Mureș).
Bârzava
Брзава
Mapo de la fluo de Bârzava
rivero
Bazaj informoj
Situo distrikto Caraș-Severin, distrikto Timiș, Vojvodino
Longeco 166 km
Akvokolekta areo 1 190 km²
Fluo
Fonto proksime de Văliug
Enfluejo al Timiș, ĉe Botoŝ, 45° 16′ 29″ N 20° 49′ 39″ O / 45.27472 °N, 20.82750 °O / 45.27472; 20.82750 (mapo)
- Alteco 75 m
Geografio
Trairataj urboj Reșița, Bocșa
vdr

Bârzava [bırzava] (rumana nomo; serbe Brzava/Брзава; hungare Berzava) estas rivero en la sud-okcidento de Rumanio kaj Serbio. Ĝi fontas en la montaro Semenic kaj fluas en la riveron Timiș. De ĝia longo de 166 km 127 km situas en Rumanio, 35 km en Serbio kaj 3,8 km sur la limo de la du landoj.

La lasta peco de la rivero estas parto de la kanalo Danubo-Tiso-Danubo.