Bârzava (Timiș)
Aspekto
Ĉi tiu artikolo temas pri flanka rivero de Timiș. Por informoj pri flanka rivero de Mureș, vidu la artikolon Bârzava (Mureș).
Bârzava Брзава | |
---|---|
Mapo de la fluo de Bârzava
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | distrikto Caraș-Severin, distrikto Timiș, Vojvodino |
Longeco | 166 km |
Akvokolekta areo | 1 190 km² |
Fluo | |
Fonto | proksime de Văliug |
Enfluejo | al Timiș, ĉe Botoŝ, 45° 16′ 29″ N 20° 49′ 39″ O / 45.27472 °N, 20.82750 °O (mapo) |
- Alteco | 75 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Reșița, Bocșa |
Bârzava [bırzava] (rumana nomo; serbe Brzava/Брзава; hungare Berzava) estas rivero en la sud-okcidento de Rumanio kaj Serbio. Ĝi fontas en la montaro Semenic kaj fluas en la riveron Timiș. De ĝia longo de 166 km 127 km situas en Rumanio, 35 km en Serbio kaj 3,8 km sur la limo de la du landoj.
La lasta peco de la rivero estas parto de la kanalo Danubo-Tiso-Danubo.