Wangen ĉe Aro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bärnerschachen)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Wangen
Wangen ĉe Aro
Blazono de Wangen ĉe Aro
Blazono de Wangen ĉe Aro
Blazono de Wangen ĉe Aro
Wangen ĉe Aro vidita el balono
Wangen ĉe Aro vidita el balono
Wangen ĉe Aro, fotita la 16-an de aprilo 2010 el balono
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 14′ 0″ N 7° 39′ 0″ O / 47.23333 °N, 7.65000 °O / 47.23333; 7.65000 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 0″ N 7° 39′ 0″ O / 47.23333 °N, 7.65000 °O / 47.23333; 7.65000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2033
Areo 5,23 km²
Alteco 423 m super marnivelo
Poŝtkodo 3380
Komunumkodo 0992
Mapo de Wangen ĉe Aro
Mapo de Wangen ĉe Aro
Mapo de Wangen ĉe Aro
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Wangen ĉe Aro estas historia urbeto komunumo en la distrikto Wangen en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2033 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La mezepoka urbeto Wangen situas ĉe la bordo de la rivero Aro meze inter la urboj Soloturno kaj Olten. En Wangen troviĝas grava bazo de la svisa armeo. La komunumo konsistas el la historia urbeto Wangen kaj la vilaĝetoj kaj setlejoj Bärnerschachen en nordokcidento de la urbeto ĉe la norda bordo de Aro, kiu ĝis 1881 estis parto de Attiswil, Hofure okcidente de la urbeto ĉe la suda flanko de Aro, Pfaffenacher inter Hofure kaj la urbo, Allmend sude de la urbo, kaj oriente de la urbo Fridberg, kaj krome kelkaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,23 km², de kiuj 27,9% estas kovritaj de arbaro, 41,3% servas por agrikulturo kaj 22,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordo al Attiswil kaj Wiedlisbach, en oriento al Walliswil ĉe Wangen, en sudo al Wangenried, kaj en okcidento al Deitingen kaj Flumenthal (ambaŭ en Kantono Soloturno).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Wangen troviĝas ĉe la pli suda el la du fervojlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj inter Olten kaj Soloturno. La urbeto disponas ankaŭ pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A1.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la mezepoka urbeto Wangen ĉe Aro troviĝas multaj vidindaĵoj. Inter ili rimarkindas:

  • La ligna ponto trans Aro
  • La selodomo
  • La reformita preĝejo
  • La malnova urbocentro
  • La temposonorilturo
  • La kastelo, kie hodiaŭ situas la administracio de la administra distrikto Supra Argovio

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbeto Wangen estis konstruita de la Grafoj de Kiburgo en mezepoko kiel protektejo por transirejo tra la rivero Aro (rivero) kaj transiris je la komenco de la 15-a jarcento al la posedaĵo de la urbo Berno. Wangen nun fariĝis berna kamparvojtejo. La urbeto Wangen estis ĝia ĉefloko kaj armea bazo, rolon, kiun Wangen gardis ĝis la nun tempo. Post la fino de la Helveta Respubliko el la iama voktejo fariĝis en la jaro 1803 berna ĉefdistrikto kaj ek da 1831 la distrikto Wangen, la urbeto daŭre konservis sian rolon kiel ties ĉefloko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]