Béla Barabás (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Barabás
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1855 (1855-12-12)
en Arad
Morto 28-an de majo 1934 (1934-05-28) (78-jaraĝa)
en Arad
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

BARABÁS Béla [baraba'ŝ] estis rumanuja hungara advokato, politikisto. Li naskiĝis la 2-an de decembro 1855 en Arad kaj mortis la 28-an de majo 1934 en Arad.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Béla Barabás pristudis juron en Budapeŝto kaj en 1886 li malfermis advokatejon en Arad. Ekde 1892 li estis deputito de distrikto Gyoma, ekde 1904 li reprezentis Arad, ekde 1911 Szilágysomlyó. En 1914 li akompanis Mihály Károlyi en Usonon. En 1917 li iĝis ĉefprefekto de departemento Arad. En la registaro nova, fondita en majo de 1919 en Arad li estis ministro pri religi- kaj instruafero (5-a de majo - 30-a de majo). En 1920 li estis prezidanto de arada Magyar Párt, kiel ano de agadkomitato de la Országos Magyar Párt li estis unu el la gvidantoj de politiko pri nacimalplimulto de hungararo en Rumanujo. Ekde 1926 li estis senatoro en la rumana parlamento. En 1893 li redaktis la ĵurnalon Arad és Vidéke, ĉefredaktis Aradi Magyar Újság (1926-27).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Amikor Kossuth Lajost hazahívták (Cegléd, 1933).
  • Emlékirataim (Arad 1929).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.