Béla Biszku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Biszku
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1921 (1921-09-13)
en Márokpapi
Morto 31-an de marto 2016 (2016-03-31) (94-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Komunista Partio • Partio de Hungaraj LaboristojHungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Béla Biszku [bisku], laŭ hungarlingve kutima nomordo Biszku Béla estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo.

Béla Biszku inter laboristoj

Béla Biszku [1] naskiĝis la 13-an de septembro 1921 en Márok (nuntempe Márokpapi). Li mortis la 31-an de marto 2016 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Biszku frekventis bazlernejon, poste metilernejon. En 1937 li eklaboris en fabriko kiel ferlaboristo. Li aliĝis al la sindikato en 1943, en la sekva jaro al la subteraj komunistoj. Li partoprenis en la rezista movado. Post la 2-a mondmilito komence li havis partiajn postenojn. Inter 1953 kaj 1955 li frekventis partian altlernejon, poste li estis partiestro de Angyalföld. Post la Hungara revolucio de 1956 li estis partiestro de Budapeŝto, poste ministro pri enlandaj aferoj. Inter 1958 kaj 1985 li estis parlamenta deputito, krome tiutempe li havis altajn partiajn postenojn. En 1978 li trudemeritiĝis, ĉar li postulis pli krudan politikon, ol János Kádár. En 1989 li retiriĝis de la politiko. Post jaroj li estis akuzita pro milita krimago, eĉ antaŭ la morto li frekventis juĝejon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]