Béla Boros (instruisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Béla Boros [boroŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Boros Béla estis hungara instruisto, verkisto, poeto.

Béla Boros [1] naskiĝis la 6-an de majo 1902 en Hungara reĝlando en Kassa. Li mortis la 18-an de januaro 1979 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Boros lernis komence en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Sárospatak en 1921. Li estis luterana instruisto en diversaj hungaraj vilaĝoj de Ĉeĥoslovakio kaj li partoprenis en movadoj de la hungara minoritato. Li redaktis ankaŭ hungarajn pedagogiajn gazetojn. Depost la Unua Viena Arbitracio li havis postenon en la administrado. Li estis deportita al rest-Hungario en 1947. Li instruis en Zomba ĝis 1971, post la emeritiĝo li gvidis la lokan kulturdomon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Búcsú a tavasztól (Adiaŭo de la printempo), (1927) - poemaro
  • Az ösvények (1928) - novelaro
  • A Felvidéki (szlovenszkói) Általános Magyar Tanítóegyesület története (1938)
  • „Nem hal meg a magyar dal, míg magyar tanító van!” A felvidéki magyar tanítók énekkarának története. („Ne mortas la hungara kanto, ĝis kiam estas hungara instruisto!” Historio de koruso de hungaraj instruistoj de Supra Hungarujo), (1943)
  • Magyar tanító a Kárpátok alatt. A Szlovenszkói Általános Tanítóegyesület története. (Hungara instruisto sub la Karpatoj. Historio de la Ĝenerala Instruista Societo en Slovakio), (2005)

Fontoj[redakti | redakti fonton]