Béla Borsos (bestokuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Borsos
Béla Borsos
Béla Borsos
Persona informo
Naskonomo Borsos Béla György
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1958 (1958-08-18) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo bestokuracisto • ekologo • geografo
vdr

Béla Borsos [borŝoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Borsos Béla György estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, interpretisto. Lia patro estis József Borsos (arkitekto), lia frato estis Balázs Borsos.

Béla Borsos[1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1958 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Borsos akiris diplomon en Veterinara Universitato de Budapeŝto en 1982, poste li estis bestokuracisto en Kecskemét. Inter 1984-1987 li laboris en biologia instituto, poste li ne havis laborlokon, sed li ofte studvojaĝis en Azio. En tiu lasta periodo li partoprenis en la medioprotekta movado, kiu tiutempe estis ankaŭ politika movado. Inter 1990-1995 li estis asistanto en la universitato, sed li ankaŭ tradukis. Li havis ankaŭ diplomon pri interpretado. Lia plej granda ago estis fondo de ekovilaĝo en jam forlasita vilaĝo Gyűrűfű en la 1990-aj jaroj. Li doktoriĝis el geografio en 2008 en Universitato de Pécs. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis 2 gefilojn en 1993 kaj 1996.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Ernest Callenbach: Ecotópia (tradukaĵo, 1992)
  • Az élet kereke (studoj, 1994)
  • Azok a bizonyos könnyű léptek I.: Ökológia és rendszerelmélet (studenta lernolibro, 2002)
  • Ázsiától Ázsiáig (vojaĝpriskribo, 2003)
  • A practical guide to integrated land management methods. Methods Intended To Improve Land Use And Water Management Efficiency In The Floodplains of the TiszaBasin. (2014)
  • Az új Gyűrűfű. Az ökofalu koncepcióje és helye a fenntartható település- és vidékfejlesztésben. (monografio, 2016)
  • Termő televény. II: Mezőgazdaság és rendszerelmélet. (studenta lernolibro, 2018)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]