Béla Faragó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Faragó
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1961 (1961-05-22) (62-jaraĝa)
en Kaposvár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto • filmkomponisto
vdr

Béla Faragó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Faragó Béla estas hungara komponisto, altlerneja instruisto.

Béla Faragó [1] naskiĝis la 22-an de majo 1961 en Kaposvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Faragó frekventis bazlernejon en muzika klaso en sia naskiĝurbo, poste muzikan mezlernejon en Budapeŝto, fine li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Jam ekde 1977 li estis ano en diversaj simfoniaj orkestroj kiel komponisto kaj muzikisto (pianisto, sintezilisto). Ekde 1978 li konstante komponadas akompanajn melodiojn por teatraĵoj kaj filmoj. En 1990 li ekinstruis en la Muzikarta Altlernejo. En la lernojaro 1991 li studis elektronikan muzikon en Reĝa Konservatorio de Hago. Inter 1993-1996 li ricevis stipendion. En 1996 li partoprenis en fondo de teatreto, kie li estis muzika gvidanto ĝis 2007. Li ricevis premiojn inter 1987-1996.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • if… for piano solo (por sola piano, 1978)
  • Mindig, amikor távol vagy (por 2 gitaroj, 1985)
  • Négyszólamú invenció (por 2 pianoj, kie muzikas komputilo, 1991)
  • Három tánc (por trumpeto kaj piano, 1991)
  • A villik (baleto, koreografo: Yvette Bozsik, 1993)
  • A titok (opero, 1993-1994)
  • Winnetou (filma muziko, 1995)
  • Vonósnégyes (por arĉkvarteto, 1998)
  • Operett (opereto, (2003)
  • Két miniatűr (por arĉorkestro, 2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]