Béla Gaál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Béla Gaál
Persona informo
Naskonomo Goldstein Béla
Naskiĝo la 2-an de januaro 1893(nun 1893-01-02)
en Hungario Dombrád (Hungario)
Morto la 18-an de februaro 1945
en Germanio Dachau (Nazia Germanio)
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio scenaristo • reĝisoro • poeto • aktoro
Information icon.svg
vdr

Béla Gaál, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gaál Béla estis hungara reĝisoro, aktoro, scenaristo. Lia origina familia nomo estis Goldstein, lia malofta nomvarianto estis Gál.

Béla Goldstein [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1893 (laŭ aliaj fontoj la 1-an de januaro 1893 en Dombrád), li mortis la 18-an de februaro 1945 en koncentrejo de Dachau (laŭ aliaj informoj en Budapeŝto en 1944/45?).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Gaál frekventis mezlernejon kaj juran universitaton en Budapeŝto, sed poste li lernis ankaŭ aktorteknikon. Li estis aktoro, foje reĝisoro en provinco. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, poste li estis teatrestro en Budapeŝto. Inter 1920 kaj 1927 li estis reĝisoro de filmoj, poste li estis ĉefreĝisoro 2 jarojn de Teatro Belvárosi. Inter 1934-1939 li instruis en filma lernejo, kiun li mem fondis. Tiutempe li denove okupiĝis pri filmoj, sed la kontraŭjudaj leĝoj finis lian karieron. Li estis viktimo de holokaŭsto, lia morto okazis en nebulaj cirkonstancoj.

Li havis edzinon.

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A vörösbegy (1920) - vidu la afiŝon en la hungara paĝo!
  • Sonĝoaŭto (1934) - lia ĉefverko
  • János vitéz (1938)

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Lange: Sámson és Delila
  • Berr–Verneuil: A szombat esti hölgy

Elektitaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Csak nővel ne! (1924)
  • Vica, a vadevezős (1933)
  • Maga lesz a férjem (1937)

Liaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Harrison és Barrison (1917)
  • Nick Winter négy új kalandja (1920) - Guth

Liaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Frigyes Karinthy: Holnap reggel - Irjő
  • Shaw: Fanny első színdarabja - Trotter

Lia sola poemlibro[redakti | redakti fonton]

  • Kóborlások (1914)

Fontoj[redakti | redakti fonton]