Béla Horlay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HORLAY Béla (horlai) estis hungara kuracisto pri internaj malsanoj, ftizologo naskita en Arado la 9-an de marto 1914 kaj mortinta en Budapeŝto la 12-an de junio 1978.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Horlay havigis diplomon en Szeged (1938). Kiel studento li laboris en instituto de Albert Szent-Györgyi. De 1938 li estis kuracisto de la kliniko pri internaj malsanoj de la Scienca Universitato de Szeged. En jaroj 1941–45 li gvidis la internan sekcion de la soldatmalsanulejo kiel militkuracisto. En jaroj 1945–52 li estis adjunkto de la ftizilogia kliniko de universitato de Budapeŝto, de 1952 ĝis 1978 ĉefkuracisto de la sekcio bronkologia de malsanujejo Szent János Kórház, poste anstataŭanto de ĉefdirektoro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A bronchoscopia szerepe a tüdőmegbetegedések kórisméjében és gyógykezelésében (Bp., 1950);
  • A bronchológiai gyakorlat néhány időszerű kérdéséről (Bp., 1957);
  • A hörgőrákról (onkológiai továbbképző jegyzet, 2. Bp., 1957).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.