Béla Husz
Béla Husz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 3-an de februaro 1892 en ![]() ![]() |
Morto | la 15-an de julio 1954 en ![]() |
Béla Husz [hus], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Husz Béla, estis hungaria germana botanikisto, mikrobiologo, altlerneja instruisto. Lia botanika mallonga nomo estis Husz.
Béla Husz[1][2] naskiĝis la 3-an de februaro 1892 en Poprádfelka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa urboparto en Poprad en Slovakio), li mortis la 15-an de julio 1954 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Husz apartenis al la germana minoritato de la lando. Li maturiĝis en luterana germana kolegio en Eperjes en 1910, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1915, post 4 jaroj filozofian diplomon. Post la unua diplomo li estis asistanto 2 jarojn en la universitata instituto, poste li instruis en mezlernejo, dum en 1925 li esploris en Usono helpe de stipendio, en 1927 en Bavario kaj Ĉeĥoslovakio. Inter 1923–1929 li estis lektoro en la instituto, poste li estis katedrestro en Hungara Hortikultura Altlernejo, inter 1936–1945 privata profesoro en Reĝa Teknikuniversitato palatino József, inter 1946-1949 katedrestro kaj institutestro en agrarscienca universitato. Fine li estis emerita konsilisto ĝismorte en instituto. Li kandidatiĝis (CSc) en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉefa esplortereno estis la etaj fungoj kaŭzantaj malsanojn al la plantoj. Li havis edzinon kaj en 1941 li ricevis premion.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Adatok a Magas-Tátra és a Szepesség mikroszkopikus gombaflórájának ismertetéséhez. Egy. doktori értek. (disertaĵo, 1919)
- A burgonyarák. (1925)
- Mikroorganizmusok felhasználása a biológiai növényvédelemben. (1933)
- A beteg növény és gyógyítása. (monografio, 1941)
- Háborús permetezés. (1944)
- Mikológiai vizsgálatok pusztuló kajszifákon. (1947)
- A növénybetegségeket okozó konídiumos gombák meghatározása és rendszere. (parto de monografio, 1951)
- Über die Colletotrichum-Welkekrankheit der Kartoffel in Ungarn. (1953)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=659046&date=2025-01-20 nemzeti névtér
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM81405 hungarlingva datenaro de muzeo