Béla K. Spányi
Béla K. Spányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 19-an de marto 1852 en Pest (urbo) (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando) |
Morto | la 12-an de junio 1914 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 9-1-60 |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo landscape painter (en) |
Verkoj | Transylvania Panorama Glade with grazing cattle. Landokupo de la madjaroj |
Béla K. Spányi [kA ŝpAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo K. Spányi Béla (malofte nur Spányi Béla) estis hungara pentristo.
Béla K. Spányi [1] naskiĝis la 19-an de marto 1852 en Pest (urbo) (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando), li mortis la 12-an de junio 1914 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ekde 1870 Béla K. Spányi studis 3 jarojn en Akademio de Belartoj de Vieno, poste en Munkeno kaj Parizo. Precipe en Munkeno li estis sukcesa pejzaĝisto. En 1878 li hejmenvenis al Szolnok, kie li daŭris pentradojn de la pejzaĝoj. Post kelkaj jaroj li trovis pli bonajn temojn en Bodajk. Li ricevis ŝtatajn mendojn, li kreis 5 grandajn pentraĵojn por Parlamentejo (Budapeŝto). En la malfruaj 1890-aj jaroj li estis oficiale sendita al Bosnio por pentradi la pejzaĝojn. Li partoprenis en pentrado de Landokupo de la madjaroj (1892-1894). Li ricevis plurajn premiojn. Li havis edzino.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto (1905)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Ködös mocsaros táj
- Országút este
- Folyóparti táj
- Sás-szedő
- Őszi reggel
- Juhászpásztorlány
- vidu ankaŭ la bildojn!
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildoj
-
Paŝtantaj bovoj
-
Marbordo kun muelejo
-
Paŝtistino
-
Paŝtistino apud la rojo
-
Riverborda sunsubiro