Béla Lugosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Lugosi

hungara Holivuda film-aktoro
Persona informo
Naskonomo Blaskó Béla Ferenc Dezső
Aliaj nomoj Arisztid Olt • Olt Arisztid • Albert Lugesi • Belo Lugosi
Naskiĝo 20-a de oktobro 1882
en Lugos, Aŭstrio-Hungario
(nun: Lugoj, Rumanio)
Morto 16-a de aŭgusto 1956
en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono
Mortokialo korinfarkto
Tombo tombejo Sankta Kruco en urbo Culver
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco HungarioUsono
Subskribo Béla Lugosi
Memorigilo Béla Lugosi
Familio
Edz(in)o nekonata valoro • Ilona Montagh • nekonata valoro • Lillian Arch • nekonata valoro
Infano Bela G. Lugosi
Okupo
Okupo filmaktoro • teatra aktoro • sindikatisto • aktoro
TTT
Retejo https://belalugosi.com
vdr

Béla LUGOSI (lugoŝi), familinomo Blaskó (Lugos, 20-a de oktobro 188216-a de aŭgusto 1956, Holivudo) estis hungara aktoro plej konata pro sia rolo de Drakulo en la Broadway dramo de klasika vampiro-rakonto de Bram Stoker. Poste Lugosi ludis la saman rolon en la 1931-a filmo. Poste, li havis longdaŭran karieron kiel filmaktoro en Holivudo, ĉefe en hororaj filmoj (Serio-Frankenstein).

Biografio

Dekunu jaraĝe li fuĝis el sia hejmo. Li laboris en minejo, sed deziris fariĝi aktoro. Sian unuan sukcesan debuton li havis en 1900 en Szabadka, de kie oni invitis lin al Szeged, poste Budapeŝto. Siajn aktorajn studojn li faris en privatlernejo kaj praktikan instruadon ricevis inter 19021904 en Temesvár. Ekde tiam li ludis naŭ jarojn en provinco, en Debrecen (1909–10) kaj Szeged (1910–11). En sezono 1911–12 li engaĝigis sin al Király Színház, dume frekventis la aktorlernejon de Szidi Rákosi. Li ricevis nur etajn rolojn kaj tiu ne ŝanĝis eĉ tiam, kiam li venis en 1911 al Nacia Teatro. Pro la teatra neglekto li engaĝigis sin al Sztár Stúdió de filmreĝisoro Deésy Alfréd, kie li rolis sub artistnomo Olt Arisztid. En la fino 1918 li estigis ligon sub nomo Libera Organizo de Teatrdungitoj kaj partoprenis kontraŭregiatarajn manifestacioj. En 1919 oni maldungis lin kaj tial li devis elmigri. En 1926 oni amnestiis lin, sed ne revenis hejmen. Post Vieno, Berlino en 1921 elmigris Usonon. Tie inter 1922 kaj 1928 trairis la amerikan provincon kun trupo de Palásthy Sándor kaj kun Novjorka Hungara Scenejo de Tóth István. Li estis kune kun Darvas Károly ankaŭ la reĝisoro de trupo. Li prezentis sin en Ameriko unuan fojon en la hungara lingvo La tragedio de'l homo de Imre Madách la 9-an de aprilo 1922 en novjorka Lexington Theatre. Sekve ankaŭ la publiko de Chicago kaj Cleveland povis vidi la teatraĵon.

Ĉefaj roloj

  • Hamlet (Shakespeare);
  • Rómeó (Sh.: Rómeó és Júlia);
  • Lucifer (Madách I.: Az ember tragédiája).

Bibliografio

  • Madách I.: Az ember tragédiája;
  • Bíró L.: Sárga liliom;
  • Heijermans: Ghetto.

Eksteraj ligiloj