Béla Mészáros (esperantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Béla Mészáros
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1929 (1929-03-31)
Morto 3-an de januaro 2018 (2018-01-03) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruistoesperantisto
vdr

Dro Béla Mészáros [bE:la mE:sA:roŝ] (laŭ hungara vortordo MÉSZÁROS Béla [me:sa:roŝ be:la]) (n. 31-an de marto 1929 – mortis la 3-an de januaro 2018) estis universitata instruisto, grava esperantisto en Debrecen, Hungario.

Li studis, akiris diplomon en Leningrado, kie li konatiĝis kun la pli posta edzino. Ili geedziĝis la 17-an de septembro 1957 kaj translokiĝis en Debrecen-on. Poste li laboris, esploris ĝis emeritiĝo en la Universitato de Debreceno en ties bestoscienca fakultato.

Li kandidatiĝis en la Leningrada Universitato. Liaj fakstudaĵoj aperis en hungaraj kaj nehungaraj fakĵurnaloj. Li verkis multajn helpmaterialojn por studentoj de biologio. Inter ili estas la Biologia Krestomatio. Je lia instigo estiĝis la filologia, kemia kaj matematika esperantaj tekstaroj (de la universitato). La Oklingva nomaro de Eŭropaj birdoj aperis en 1980.

Li kuraĝe batalis en la Scienca Universitato de Lajos Kossuth (hodiaŭ Universitato de Debrecen) por ke Esperanto estu inter la devige elekteblaj lingvoj. Li instruis la internacian lingvon kaj partoprenis eĉ en la lingvo-ekzamena komisiono (1985-2003). Dum liaj prelegoj, li uzis la propran verkon. (ABC-től a nyelvvizsgáig 40 órában. Debrecena Bulteno, 1997). Li kunlaboris kun Tibor Papp en verkado kaj kompilado de la ornitologia ĵurnalo La Mevo (1977-1979). Li daŭre verkis artikolojn por la Debrecena Bulteno. Li agadis kiel respondeca eldonanto, verkanto de la hungara eldonaĵo Hírharsona, hungara akompanaĵo de Debrecena Bulteno (1991-1993). Li ricevis de la Hungara Esperanta Asocio en 1995 la distingon Pro Esperanto.

Li estis kun Tibor Papp (1947-2003) dum jardekoj motoro, organizanto de la urba kaj departementa esperanta movado.

Li kunfondis en 2009 la verkejon Eszperantó Műfordító Klub. Li verkis la studaĵon Az Eszperantizmus Debrecenben és Hajdú-Bihar megyében /Esperantismo en Debreceno kaj departemento Hajdú-Bihar/ (aperis en Déri Múzeum évkönyve, 1986. 529-544. p.), en kiu li savis proprajn esplorojn, informojn por la sekvaj generacioj.

Li partoprenis en la Junulara Esperanta Monda Kongreso de 1983 en Debrecen kaj en organizado de aliaj lokaj kaj landaj renkontiĝoj. Li agadis kiel prezidanto de la Debrecen és Vidéke Eszperantó Egyesület kaj iniciatis esperantajn grupojn en la departemento. Dum kelkaj jaroj, li estis gvidanto de Vasutas Eszperantó Klub.

Lia edzino mortis en 2016, kio tre suferigis lin. Li malfortiĝis, falis surteren kaj povis eliri, paŝadi el la domo de aĝuloj nur per helpulo.